Alfréd Bardon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfréd Bardon
Busto pri Alfréd Bardon
Busto pri Alfréd Bardon
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de majo 1904(nun 1904-05-22)
en Hungario Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 25-an de decembro 1986
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto • arkitekturhistoriisto • grafikisto • pentristo
vdr

Alfréd Bardon, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bardon Alfréd estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, pentristo (pejzaĝisto).

Alfréd Bardon[1] naskiĝis la 22-an de majo 1904 en Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 25-an de decembro 1986 en Budapeŝto.

Loĝdomo fare de Alfréd Bardon
Memortabulo pri Alfréd Bardon

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfréd Bardon akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1927. Li esploris en Romo helpe de stipendio inter 1928–1930. Hejmenveninta li laboris en ateliero de Dezső Hültl. Li estis privata instruisto (1940–1942), publika eksterordinara instruisto (1942–1952), katedrestro (1952–1960) en la teknikuniversitato. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis ankaŭ vicdekano, sed poste tiu posteno estis forprenita, fine en 1960 li emeritiĝis. Liaj pejzaĝpentraĵoj estis videblaj en ekspozicioj.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • stratangula loĝdomo en Budapeŝto (1936)
  • kulturdomo de Dunaújváros (1974)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Venus Genetrix templom Rómában (disertaĵo, 1940)
  • Építészeti rajz (studenta lernolibro, 1950)
  • Építészeti műszaki rajzolás alapismeretei (studenta lernolibro, 1953)
  • Az építőművészet és a képzőművészet együttműködésének kérdéseiről (libro, 1957)
  • Ábrázoló geometriai példatár építészmérnök-hallgatók számára (studenta lernolibro, 1963, 1975)
  • Etruszk építőművészet, Építés-Építészettudomány (libro, 1981)
  • A Caesar-forum Rómában (libro, 1990)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto ĉe la teknikuniversitato (2006)
  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]