Alfréd Klein
Aspekto
Alfréd Klein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1900 en Miskolc |
Morto | ankoraŭ ne konata |
Lingvoj | Esperanto • hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
KLEIN Alfréd (klajn) estis hungara komercisto kaj esperantisto. Li naskiĝis la 15-an de aprilo 1900 en Miskolc (Aŭstrio-Hungario), mortojaro ankoraŭ ne estas notita. Alfréd Klein ellernis Esperanton en 1921 en Miskolc kaj daŭrigis la Esperantan laboron en Freiberg en Saksio. De 1923 li agadis en la vienaj Esperantaj grupoj, precipe en Danubio. Li estis estrarano interalie de la Akademio de Esperanto kaj krome estis kunfondinto kaj gvidanto de la Esperantista sekcio de la internacia asocio Naturamikoj. Artikoloj en la revuoj Heroldo de Esperanto, La Socialisto kaj Sennaciulo estas de li, precipe pri la naturamika movado.