Aloyzas Vala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aloyzas Vala
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1943
en Kėdainiai, Litovio
Morto 27-an de marto 2010
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj tradukisto, fizikisto kaj inĝeniero
vdr

Aloyzas Vala (naskiĝis la 1-an de septembro 1943 en Kėdainiai, mortis 27-an de marto 2010 en Vilnius, Litovio) estis tre aktiva esperantisto, fizikisto, inĝeniero, tradukisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Aloyzas Vala naskiĝis en familio de arbaristo la 1-an de septembro 1943 ĉe urbo Kėdainiai. Post kiam la familio translokiĝis al Vilno, li ĉi tie eminente finis mezlernejon kaj en 1961 studentiĝis en Vilna universitato. En 1967 li finis ties fizikan fakultaton kaj tuj eklaboris en Sektoro de teoria fiziko de Sciencakademia Fizika instituto. Pli poste li laboris kiel teknologia inĝeniero en uzino de televidaĵoj. Dum la lastaj jaroj A. Vala okupiĝis pri tradukado el raraj lingvoj (finna, hungara k. a.). Dum tuta sia vivo A. Vala manifestiĝis kiel vera patrioto de sia patrujo Litovio. Esperanton A. Vala eklernis en 1962 kaj tuj aliĝis al Vilna junulara E-klubo “Juneco” (funkcianta ankaŭ nun). Dum kelkaj jaroj li estis estrarano de “Juneco” kaj dum 1964-1965 prezidanto de “Juneco”. A. Vala partoprenis en diversaj turistaj agadoj de la klubo, partoprenis en kelkaj BET-oj, en 1967 estis unu el organizintoj de SEJT-9 (Sovetunia Esperantista Junulara Tendaro). En 1968 okazis lia E-nupto - li edziĝis al aktiva esperantistino Marija Vilaniškytė (nun Valienė, inĝenierino-tradukistino) kaj kune ekhavis geknaban paron, filinon Juratė (nun kemiistino) kaj Adolfas (fizikisto). Surfote A. Vala aperis kun sia nepo .....

La 30-an de marto 2010 en funebrejo de Matulaitis-preĝejo okazis sepultado de la forpasinta Aloyzas Vala. Samtage li estis forakompanita al Vilna Karveliškes tombejo.