Kaltbrunn SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Altwies)
- La mallongigo SG en Kaltbrunn SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Kaltbrunn.

Kaltbrunn
Blazono de Kaltbrunn
Blazono de Kaltbrunn
Blazono de Kaltbrunn
Kaltbrunn, vidita de la vojo de Gommiswald
Kaltbrunn, vidita de la vojo de Gommiswald
Kaltbrunn vidita de la vojo de Gommiswald
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 13′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 47.21667 °N, 9.03333 °O / 47.21667; 9.03333 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 47.21667 °N, 9.03333 °O / 47.21667; 9.03333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3797
Areo 18,67 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 8722
Komunumkodo 3313
Mapo de Kaltbrunn
Mapo de Kaltbrunn
Mapo de Kaltbrunn
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Kaltbrunn estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3797 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaltbrunn situas je la orienta flanko de la Linth-Ebenaĵo okcidente de la Ricken-Pasejo. Al la komunumo Kaltbrunn apartenas krom la vilaĝo Kaltbrunn mem la setlejoj Fischhausen, Wilen kaj Steinenbrücke en la valo kaj la setlejoj Gublen, Chirnen kaj Altwies sur la deklivo de la masivo de Speer.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,67 km², de kiuj 32,8% estas kovritaj de arbaro, 54,3% servas por agrikulturo kaj 9,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kaltbrunn limas en nordo al Gommiswald, en nordoriento al Rieden, en oriento al Ebnat-Kappel, en sudoriento al Schänis, en sudokcidento al Benken, kaj en okcidento al Uznach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Kaltbrunn kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Uznach al Ziegelbrücke, kiu kruciĝas en la vilaĝocentro kun la vojo nr-o 427 de Reichenburg al Ricken. Kaltbrunn posedas stacidomon ĉe la trajnlinio de Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Lucerno tra Rapperswil-Jona kaj Wattwil al Sankt-Galo, rekte antaŭ la Rickentunelo. Ekzistas krome poŝtaŭtolinio de Kaltbrunn al Gommiswald kaj Ricken sur la Ricken-Pasejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Kaltbrunn datiĝas el la jaro 940 kiel Chaldebrunna en donacdokumento de bieno al la Monaĥejo Einsiedeln. Ĝis la Malnova Zurika Milito la bienoj sur la teritorio de Kaltbrunn estis parte posedaĵoj de la abatoj de Einsiedeln parte de la Grafoj de Togenburgo, kiuj posedis la Kastelon Bibiton, detruita verŝajne dum la Malnova Zurika Milito. En la dekvina jarcento Kaltbrunn falis sub la kontrolo de Ŝvico kaj Glaruso. Dum la Helveta Respubliko (1798 ĝis 1803) ĝi apartenis al la Kantono Linth, poste ĝi fariĝis parto de la nove fondita Kantono Sankt-Galo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]