Amo en la tempoj de ĥolero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amo en la tempoj de ĥolero (hispane El amor en los tiempos del cólera) estas romano verkita de la kolombia verkisto kaj Nobel-premiito Gabriel García Márquez. Ĝi estis eldonita por la unua fojo en 1985. Traduko al la angla estis publikigita en 1988 fare de Alfred A. Knopf.

La libro estas studado de ĉiuj aspektoj de amo, interalie nedezirita amo (Florentino por Fermina), edziĝa amo (Fermina kaj Juvenal), senseksa amo (Florentino kaj Leona), junaĝa amo (Florentino kaj Fermina komence de la rakonto), adulta amo (Juvenal), longdistanca amo (Florentino kaj Fermina), kaj maljunaĝa amo. Fakte tiu lasta aspekto hegemonias en la romano, ĉar la ĉefa temo estas la rilatoj de eksgeamantinoj kiuj ne povis en sia junaĝo realigi sian amon (almenaŭ lian amon) kaj post la morto de ŝia edzo, li povis jam deklari sian amon de tiam kaj dum tiu longa vivdaŭro. La novaj geamantoj ekas ŝipveturadon laŭ kolombia rivero, sed la ŝipo ne rajtas albordiĝi ĉar komencis epidemio de ĥolero kaj la gemantoj disponis de plia kaj plua vivdaŭro por ĝui la neatenditan postsekvon de nekomencita amovivo. La rilatoj priskribitaj en la romano temas samtempe pri sekso, aĝo, socio, arto, morto kaj amo. Tio pri ĝeneralaj konceptoj; krome estas la bunta priskribo de la kolombia vivo.

Filmadapto aperis en 2007, fare de Mike Newell, kun aktoroj kiel Giovanna Mezzogiorno, Javier Bardem kaj Benjamin Bratt