Amr Diab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amr Diab
عمرو دياب
Naskonomo Amr Abd Al-Bassit Abd Al-Aziz Diab
Naskiĝo 11-an de oktobro 1961 (1961-10-11) (62-jaraĝa)
en Port Said
Edz(in)o Shereen Reda • Dina El Sherbiny
Deveno Egiptio Port Said, Sharqia, Egiptio
Ĝenroj Muziko de Egiptio, Araba muziko, Popmuziko, Arabeska popmuziko, Franca araba muziko
Profesio kantisto, komponisto, Aktoro,
Aktivaj jaroj 1983 - nuntempo
Retejo Amr Diab
Persona informo
Naskonomo عمرو عبد الباسط عبد العزيز دياب
Lingvoj anglaaraba
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Q6508602
Familio
Edz(in)o Shereen Reda • Dina El Sherbiny
Infanoj 4
Okupo
Okupo aktorokantaŭtoro • filmaktoro • kantisto • entreprenisto • entreprenistomuzikproduktistokomponisto • ludisto • diskografa artisto
TTT
Retejo https://amrdiab.net/
vdr

Amr Diab, arabe: عمرو دياب naskiĝis je la 11-a de oktobro 1961 en Port Said (bûr sacîd), Egipto. Lia plena nomo estas Amr Abd Al-Bassit Abd Al-Aziz Diab. Amr Diab estas populara araba kantisto.

Lian unuan kanton sesjara Amr Diab kantis en la radio. Tiu kanto estas nacia himno de Egipto. Guberniestro estis tiom impresigita de bela kantado de juna kantisto, ke li donacis al Amr gitaron. Poste Amr Diab ekstudis en la fakultato de muziko en la Kaira Akademio de Artoj, kiun li abiturientiĝis en la jaro 1986. Poste li gajnis grandegan popularecon kaj verkis multe da albumoj.

En la jaro 1996 la albumo "Nour El Ain" estis verkita kaj ĝi akiris enorman popularecon tramonde. Tiu ĉi albumo estis la plej vendita albumo de araba kantisto. Venontjare li (1997) gajnis tri premiojn en la Ĉiujara Araba Festivalo por la plej bona video, plej bona kanto kaj kiel la plej bona artisto de la jaro. En la jaro 1996 li gajnis la Trian Platinan Premion (Triple Platinum Award) por la vendvolumeno de albumo "Nou El Ain" kaj li ankaŭ gajnis la Tutmondan Muzikan Premion (Worldwide Music Award) en Monako je la 6-a de majo 1998. Tia-ĉi evento montris, ke agado de tia araba artisto estis vere tutmonda, kompare kun aliaj arabaj kantistoj.

Tre populara kanto de Amr Diab estas "Tamally Maak", kiu estis verkita je la 17-a de julio de jaro 2000 kaj kiu akiris grandegan popularecon tramonde. La video por tiu ĉi kanto estis filmita en Ĉeĥa respubliko kaj nomigita kiel la plej bona muzikvideoo de Amr Diab.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]