Anĝelus de Jerusalemo
Sankta | ||
Anĝelus de Jerusalemo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de marto 1185 en Jerusalemo | |
Morto | 5-an de majo 1225 (40-jara) en Licata | |
Mortis pro | pikvundo [#] | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto [#] | |
Sanktulo | ||
Festotago | 5-a de majo | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Angelus aŭ Anĝelus (en itala: Sant'Angelo; 1185 – 5a de Majo 1220) estis katolika konvertito el Judismo kaj pastro de Karmelanoj.[1][2] Li kaj lia ĝemela frato estis konvertitaj al kristanismo fare de sia patrino kaj samtempe ili iĝis monaĥoj de la Karmelanoj. Sed, male al sia frato, li retiriĝis al la dezerto kiel ermito post sia ordenigo. Poste li revenis por iri al Italio kristanigi kaj renkontiĝi kun la papo Honorio la 3-a por ke tiu aprobu novan regularon por la Karmelanoj.[1][3]
Lia festotago estas la 5-a de majo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 "St. Angelus, Priest and Martyr (M)". Arkivigite je 2020-11-30 per la retarkivo Wayback Machine Order of Carmelites. Alirita la 22an de novembro 2020.
- ↑ "Saint Angelus of Jerusalem". Saints SQPN. 5a de Majo 2017. Alirita la 22an de novembro 2020.
- ↑ Sant'Angelo da Gerusalemme (di Sicilia). Santi e Beati. Alirita 13a de Oktobro 2017.