Ana Otero Hernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ana Otero Hernández
Persona informo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Ana OTERO HERNÁNDEZ (1861-1905) estis puertorika pianisto, komponistino, edukisto kaj la unua virina orkestra direktisto de la lando. Ŝi apartenis al tre grava muzika familio de la urbo Humacao. De sia kvara jaraĝo ŝi lernis muzikon de sia patro, la hispana muzikisto Ignacio Otero, kiu alvenis en Puerto-Riko kiel parto de armea bando. Li fondis muzikakademion; li estis la unua persono kiu alportis pianon al la urbo kaj unu el la unuaj kiu ludis pianon en la lando; ankaŭ li estis posedanto de teatro en Humacao.

Ana studis ankaŭ ĉe Concepción Gedea kaj Ramón Tinajaro. Nur dek kvar jaraĝa ŝi komencis instrui muzikon en la akademio de sia patro. Ŝi estis parto de generacio de virinoj de sia urbo kiuj elstaris en la tiamaj muzikaj salonoj.

Ŝi aranĝis multnombrajn koncertojn sur la Insulo, kio permesis al ŝi kolekti rimedojn por realigi sian revon: daŭrigi siajn studojn en Eŭropo, projekto kiun ŝia familio kontraŭstaris. Post multaj diskutoj, en la aĝo de dudek ses, ŝi vojaĝis al Barcelono por studi en ĝia Konservatorio.

Kiam ŝi finis siajn studojn, ŝi prezentis koncertojn en Barcelono, ​​Madrido kaj Parizo. Poste ŝi komencis serĉi la plej bonan studcentron por perfektigi sin. Ŝi elektis la Parizan Konservatorion; tie ŝi estis disĉiplo de Tissot, Toandau kaj la fama pianisto Antoin François Marmontel. Tiu ĉi lasta nomis ŝin virtuozo kaj organizis koncerton por ŝi ĉe la Salle Pleyel (1889). Tiam ŝi ricevis aplaŭdojn kaj tre pozitivajn recenzojn de fakuloj en Parizo, Londono kaj Belgio. Tiel ŝi iĝis la unua puertorika internacia koncertisto.

Ŝi restis tre aktiva eksterlande: dum pli ol tri jaroj ŝi entreprenis koncertturneojn en Latin-Ameriko kaj Usono, eĉ ŝi fariĝis konata kiel pianoinstruisto en Nov-Jorko, kie ŝi reprezentis la Chikering Piano House.

Post la morto de sia patro, Ana Otero estis devigata reveni al Puerto-Riko (1894) por prizorgi sian familion. Tie ŝi rekomencis siajn agadojn kiel instruisto kaj koncertisto. Ana prenis la direktadon de la Otero Akademio en Humacao; ŝi organizis plurajn koncertturneojn en la insulo en kiuj ŝi dirigentis, tiel ŝi iĝis la unua puertorika orkestro-direktistino.

Post tri jaroj ŝi establis en San Juan la unuan puertorikan akademion por fraŭlinoj, apogita de la Provinca Konsilio. Ĝi fariĝis la plej prestiĝa akademio en Puerto-Riko dum la unua jardeko de la 20-a jarcento. Pluraj el ŝiaj studentoj estis siavice gravaj prezentistoj kaj instruistoj kiuj daŭrigis la heredaĵon de Ana Otero.

La verkoj de Otero inkludas valsojn, dancojn kaj pianpecojn. Inter ili elstaras la danco “Un atrevimiento” kaj “Mia unua penso”, koncert-valso kiun ŝi dediĉis al sia patro kaj estis publikigita en Barcelono.

Krome, ŝi faris aranĝon de "La Borinqueña" (V. en M. - 203) kiun ŝi kutimis ludi ĉe ĉiuj siaj koncertoj, tiel pruvante sian fervoran patriotismon. Tiu ĉi aranĝo aperis en la gazeto “Patria”, fondita de José Martí en Nov-Jorko, en 1892.

Post la forpaso de Ana Otero, ŝiaj studentoj okazigis koncerton ĉe la Ateneo de Puerto-Riko dum kiu ili ludis la muzikajn verkojn de sia instruistino, kaj pluraj komponistoj dediĉis al ŝi siajn komponaĵojn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 206 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Callejo Ferrer, Fernando. “Música y músicos portorriqueños”. San Juan: Editores Cantero Fernández & Co., 1915.
  • Campos Parsi, Héctor. “La música en Puerto Rico”, Tomo 7, La Gran Enciclopedia de Puerto Rico, España: Puerto Rico en la Mano y La Gran Enciclopedia de Puerto Rico, Inc. San Juan, 1976.
  • López Ortiz, Miguel. “Ana Otero”. Fundación Nacional para la Cultura Popular | San Juan, Puerto Rico. Publicado el 14 de abril de 2014. https://prpop.org/biografias/ana-otero-hernandez. Retrieved April 20, 2021.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]