Analogia malŝalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Analogia malŝalto estas la nomo per kiu oni konas la finon de la elsendoj analogaj de la televidaj kanaloj.

En Eŭropo, la Eŭropa komisiono proponis majon de 2005 kiel rekomendita dato kaj la jaro 2012 kiel limdato por ĉiuj landoj. Post kompletigo de la Analogia malŝalto, nepras disponi de televidilo kun digitala sintonigilo, aŭ uzi sintonigilon TDT (aŭ DVB-T) eksterna, kiu deĉifru la digitalan ricevitaĵon kaj sendu ĝin al televidilo, por povi vidi la televidelsendon.

Analogia malŝalto laŭ landoj

Kompleta transiro

  • Ŝablono:LŬ: (Vendrede, 1a de septembro de 2006) estis la unua lando de la mondo kiu realigis la transiron kompletan al la digitala elsendo.
  •  Andoro: (Marte, 25a de septembro de 2007)[2]
  •  Svedio: (Lunde, 15a de oktobro de 2007). Analogia malŝalto komencis en la insulo de Gotlando jaŭde 15a de septembro de 2005.
  •   Svislando: (Marde, 26a de novembro de 2007). Analogia malŝalto kompletiĝis unuafoje en la Kantono Tesino lunde 24a de julio de 2006.
  •  Belgio: (Lunde, 3a de novembro de 2008) La regionoj de Flandrio, kie la digitala elsendaro atingis jam la 99 %, anoncis ke la Analogia malŝalto okazos merkrede la 31an de decembro de 2008. Tamen en Valonio ĉiuj analogiaj servoj finis lunde, 1a de marto de 2010.
Hispanlingva avertilo montrita post la Analogia malŝalto.
  •  Usono: Oni decidis, ke ĉiuj elsendoj estu digitalaj antaŭ la mardo 17a de februaro de 2009. Oni realigis modifon kiu markis limdaton vendrede 12a de junio de 2009 por la finigo de analogiaj elsendoj, kio definitiviĝis sabate 13a de junio samjare. Estis la unua lando ekster Eŭropo kiu pasis al la televido digitala.
  • Insulo Mankso: Kompletigis la analogian malŝalton jaŭde 16a de julio de 2009.[3]
  •  Danio: (Dimanĉe, 1a de novembro de 2009). La analogia servo estis malkonektataj meznokte tiutage.
  •  Norvegio: (Marde, 1a de decembro de 2009). La analogia servo komencis malkonekti marte de 2008.
  •  Kimrio: (Merkrede, 31a de marto de 2010).
  •  Hispanio: (Vendrede, 2a de aprilo de 2010). La analogia malŝalto komencis unuafoje en Fonsagrada sabate la 5a de aprilo de 2008, kaj kompletiĝis aprile de 2010.
  •  Latvio: (Marde, 1a de junio de 2010). La analogia malŝalto fariĝis en junio.
  •  Estonio: (Jaŭde, 1a de julio de 2010). La analogia malŝalto finis en julio.
  •  Kroatio: (Marde, 5a de octubre de 2010). La analogiaj elsendoj finis kaj iĝis digitalaj.
  •  Slovenio: (Merkrede, 1a de diciembre de 2010). La analogia malŝalto realiĝis komplete la unuan tagon de decembro.
Japanio avertilo montrita post la Analogia malŝalto.
  •  Japanio: (Dimanĉe, 24a de julion de 2011)

Notoj

  1. Digi-tv esillä ympäri maata, konsultita la 12-08-2007, eldonejo Ministerio de Comunicaciones de Finlando
  2. Andorra fa el salt a la TDT, eldonejo Vilaweb
  3. Douglas transmitter group (Border region) – Arqiva confirms completion of Digital Switch Over, arqiva (en angla)