Andor László

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor László
Persona informo
Naskonomo László Andor Győző
Naskiĝo 24-an de decembro 1914 (1914-12-24)
en Szombathely
Morto 8-an de aŭgusto 1993 (1993-08-08) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomik-Universitato de Vieno
Okupo
Okupo ekonomikisto • bankisto • politikisto
vdr

Andor László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Andor estis hungara bankisto, altlerneja instruisto.

Andor László[1] naskiĝis la 24-an de decembro 1914 en Szombathely, li mortis la 8-an de aŭgusto 1993 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor László studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste ekonomikon en de:Wirtschaftsuniversität Wien. Ekde 1936 li laboris en banko en Budapeŝto. Li batalis dum la 2-a mondmilito, poste li estis militkaptito. Hejmenveninta en 1947 li laboris en pluraj bankoj, en 1954 li jam estis bankestro. Inter 1961 kaj 1975 li estis gvidanto de la Hungara Nacia Banko, krome inter 1968 kaj 1975 li estis ankaŭ subministro. En 1975 li estis emeritita, ĉar li kontraŭis la grandan ŝtatan ŝuldon. Dum la emeritaj jaroj li instruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto. Li edziĝis en 1941.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Népgazdaságunk fejlődése a felszabadulástól az ötéves terv megindulásáig (kunaŭtoro, 1950)
  • Pénzforgalom és hitel (kunaŭtoro, 1962)
  • Pénzforgalom és hitel. Nemzetközi pénzügyi ismeretek 4. (kunaŭtoro, 1969)
  • A pénzügyek közelről (1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]