Andrew Lam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Lam
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1964 (1964-01-01) (60-jaraĝa)
en Vjetnama respubliko
Lingvoj anglavjetnama vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleySan-Franciska Ŝtata Universitato • Lycée Yersin vd
Familio
Patro Lam Quang Thi vd
Profesio
Okupo entreprenistoverkisto vd
Laborkampo aŭtobiografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrew LAM (naskita en 1964) estas verkisto de vjetnama deveno, nun vivanta en Usono. Li naskiĝis en Suda Vjetnamio, kie li gvidis privilegian vivon kiel la filo de generalo Lam Quang Thi de la Armeo de la Respubliko de Vjetnamio. Li ĉeestis liceon en la urbo Da Lat.

Lam forlasis Vjetnamion kun sia familio dum la falo de Sajgono en aprilo 1975. Li iĝis studento en la Universitato de Kalifornio, Berkeley, kie li specialiĝis pri biokemio. Li baldaŭ rezignis pri planoj por medicina lernejo kaj eniris kursaron pri kreiva verkado en la San-Franciska Ŝtata Universitato. Ankoraŭ lernanto, li komencis skribi por la amaskomunikila organizaĵo Pacific News Service (Pacifika Novaĵ-Servo) kaj en 1993 gajnis la premion "Elstara Juna Ĵurnalisto" de la usona Socio de Profesiaj Ĵurnalistoj.

Li estas nuntempe la reteja redaktoro de la amaskomunikila organizaĵo New America Media. Krom esti ĵurnalisto, li ankaŭ profesie verkas novelojn. En 2005, li publikigis kolekton de eseoj, Perfume Dreams ("Parfumaj Sonĝoj"), pri la problemo de identeco kiel vjetnamo vivanta en Usono. En 2006 li pro tiu esearo ricevis la premion "Malferma Libro" de la usona PEN-sekcio. Lia dua libro, East Eats West: Writing in Two Hemispheres ("Oriento manĝas la Okcidenton: Skribanta en du hemisferoj") estas meditado pri la rilatoj inter Oriento kaj Okcidento kaj pri kiel la enmitrazo de azianoj ŝanĝis la Okcidenton.

Birds of Paradise Lost ("Birdoj de paradizo perdita(j)"), lia tria libro, estas kolekto de noveloj pri vjetnamaj novuloj luktantaj restarigi siajn vivojn en la regiono de la golfo de San-Francisko post longa, dolora eliro de Vjetnamio.