Da Lat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Da Lat
provinca urbo de Vjetnamio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 406 105  () [+]
Loĝdenso 1 032 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 57′ N, 108° 26′ O (mapo)11.941666666667108.43833333333Koordinatoj: 11° 57′ N, 108° 26′ O (mapo) [+]
Alto 1 500 m [+]
Areo 393,54 km² (39 354 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Da Lat (Vjetnamio)
Da Lat (Vjetnamio)
DEC
Da Lat
Da Lat
Situo de Da Lat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Da Lat [+]
vdr
Aerfoto pri Da Lat

Da LatDalato (vjetname Đà Lạt [da laĥ] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas administra urbego de provinco Lam Dong en la Centraj Altaĵoj de Vjetnamio.

Hotelo en Da Lat
Bazarado en Da Lat

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Muzeo en Da Lat
Katedralo en Da Lat

Da Lat situas en Centraj Altaĵoj de Vjetnamio laŭ rivero kaj artefarita lago je distanco de du horoj de Hanojo. La urbego etendiĝas inter pinoarbaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1890-aj jaroj, esploristoj (inkluzive de la konata bakteriologo Alexandre Yersin kaj franca apotekisto Louis Pasteur) petis la gubernatoron krei feriejcentron en la altebenaĵoj. En 1907 la unua hotelo estis konstruita, poste vilaoj, bulvardoj, golfejo, parkoj, lernejoj. Dum la 2-a mondmilito Đà Lạt estis ĉefurbo de la Federacio de Hindoĉinio. En la 1950-aj jaroj ĉi tie funkciis ekzercejo por skoltoj. Dum la Vjetnama milito estis furiozaj bataloj en 1968.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La klimato de Da Lat estas ideala por agrikulturo. Oni produktas orkideojn, rozojn, legomojn kaj fruktojn. Ekzistas ĝermanta vinfarado en la apudaĵo. La urbego estas populara turistloko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Da Lat la averaĝa temperaturo varias inter 14 - 23 °C. La plej alta temperaturo iam estis 31.5 °C kaj plej malalte estis −0.6 °C. Ekzistas du apartaj sezonoj, la pluvsezono daŭras de majo ĝis oktobro, la seka sezono estas de novembro ĝis aprilo. Jare pluvas po 1770 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Templo en Da Lat

Da Lat estas ligita per aŭtovojo al Ho-Chi-Minh-Urbo kaj aliaj lokoj. La unua trajno alvenis en 1938.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo en Buôn Ma Thuột

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]