Anikó Ürmössy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anikó Ürmössy
Persona informo
Naskonomo Ürmössy Anna Emma
Naskiĝo la  30-an de aŭgusto 1892(nun 1892-08-30)
en Hungario KörmöcbányaSelmecbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 27-an de februaro 1968
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Kálmán Ürmössy
Edz(in)o Lajos Gellért
Infano Anikó Gellért
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Anikó Ürmössy [urmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ürmössy Anikó estis hungara aktoro, kanzonkantisto. Ŝia familia nomvarianto estis Ürmösi, ŝiaj originaj personaj nomoj estis Anna kaj Emma, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Gellért Lajosné. Ŝia patro estis Kálmán Ürmössy, ŝia edzo estis Lajos Gellért.

Anna Emma Ürmössy[1][2] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1892 en KörmöcbányaSelmecbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe KremnicaBanská Štiavnica en Slovakio), ŝi mortis la 27-an de februaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anikó Ürmössy akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1916. Ŝia aktora kariero ligiĝis ĉiam al Budapeŝto, kie ŝi havis rolojn ekzemple Teatro Belvárosi, Teatro Renaissance (1924-1926) kaj aliaj jam ne ekzistantaj teatrejoj aŭ kabaredoj. Inter 1951-1955 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ofte kantis kanzonojn pri poemoj de Endre Ady, Dezső Kosztolányi, Attila József. Ŝi edziniĝis en 1918 kaj ŝi naskis filinon en la sekvanta jaro.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Lajos Gellért: A nagy riport - Toncsi
  • R. Szirmai: Előre megfontolt szándékkal (teatra versio) - murdistino
  • Lajos Gellért: Timosa - onklo Rézi

Ŝiaj roloj en mutaj filmaj[redakti | redakti fonton]

  • A szentjóbi erdő titka (1917)
  • Sörluck Nick Nock (1920)
  • A fekete kapitány (1920)
  • Arséne Lupin utolsó kalandja (1921, skeĉo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]