Anna Czillich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Czillich
Memportreto de Anna Czillich en 1922
Memportreto de Anna Czillich en 1922
Persona informo
Naskonomo Czillich Anna
Naskiĝo 25-an de majo 1899 (1899-05-25)
en Eger
Morto 18-an de aŭgusto 1923 (1923-08-18) (24-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Anna Czillich [ciliĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czillich Anna estis hungara pentristo.

Memportreto de Anna Czillich

Anna Czillich [1] naskiĝis la 25-an de majo 1899 (fontoj mencias malsamajn datenojn) en Eger, ŝi mortis la 18-an de aŭgusto 1923 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Czillich komencis lerni pentradon en Artistkolonio (Nagybánya) en 1917 de István Réti, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo en 1920. Ŝia plej gravaj instruistoj estis Oszkár Glatz kaj Dezső Pécsi-Pilch. Ŝiaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj estis eldonitaj en ekspozicioj nur post sia tragika morto (ŝi mortis pro tuberkulozo. Ŝia taglibro estis eldonita en 1925, ŝi priskribis la luktadon kontraŭ la malsano.

Ŝia postmorta ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1924)

Fontoj[redakti | redakti fonton]