Anna Hradil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anna Hradil
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1865 (1865-01-19)
en Osijek
Morto 30-an de novembro 1947 (1947-11-30) (82-jaraĝa)
en Osijek
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 351
vdr

AnnaAna Hradil estis unu el la unuaj kroataj esperantistoj, el la t.n. ("Osijeka Kvinopo el 1889"). Ŝi naskiĝis la 19-an de januaro 1865 en Osijek. En la lernojaro 1877-78 ŝi frekventis la kvaran klason de la elementa lernejo, kaj poste 2 jarojn osijekan realan lernejon.

En 1889 ŝi vivis en Malsupra Urbo kaj aperis en la Adresaro de Zamenhof, same kiel ŝiaj fratinoj Augusta kaj Ema, kaj la amikinoj Marija Pilepić kaj Natalija Hergović. En 1890 ŝi edziniĝis al Viktor Krvarić, kiu, kvankam osijekano, jam vivis kaj laboris en Sarajevo. Bosnio tiutempe estis freŝe okupita de Aŭstrio-Hungario, kaj li laboris kiel ŝtata oficisto en la landa registaro de Bosnio. La filo Kamilo naskiĝis en 1894 en Sarajevo. Kamilo frekventis en 1905 elementan lernejon en Velika Kladuša (Bosnio) kaj poste oficiran (kadetan) lernejon en Maribor (Slovenio). En 1921 (jam en Jugoslavio) Viktor emeritiĝis en Sarajevo. Proksimume tiam Kamilo jam vivis en Osijek kun sia edzino Emilija Munk. Viktor en 1927 mortis en Osijek. Ana mortis en 1948 en Osijek pro pneŭmonio. Viktor estas (kaj verŝajne same poste Ana) entombigita en la tombejo "Sv. Ana" en Osijek, sed la tombo ne plu troviĝas.