Annibale de Gasparis
Aspekto
Annibale DE GASPARIS (naskiĝis la 9-an de novembro 1819 en Bugnara, mortis la 21-an de marto 1892 en Napolo) estis itala astronomo kaj matematikisto. Li malkovris 9 asteroidojn inter 1849 kaj 1865.
Li publikigis siajn unuajn matematikajn laborojn en 1845.
De 1860 ĝis sia emeritiĝo en 1889, li estis profesoro pri astronomio, geodezio kaj matematika geografio en la Universitato de Napolo. En li estis en 1861 senatano de la Reĝlando de la du Sicilioj; kaj, inter 1864 kaj 1889 direktoro de la Observatorio de Capodimonte apud Napolo.
Malkovritaj asteroidoj
[redakti | redakti fonton]- 10 Hygiea : 1849
- 11 Parthenope : 1850
- 13 Egeria : 1850
- 15 Eunomia : 1851
- 16 Psyche : 1852
- 20 Massalia : 1852
- 24 Themis : 1853
- 63 Ausonia : 1861[1]
- 83 Beatrix : 1865
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Li ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1851.
Oni donis lian nomon al:
- La luna kratero De Gasparis, kaj al la "Rimao De Gasparis", sistemo de faltoj najbara de la kratero;
- La asteroido 4279 De Gasparis[2] estis tiel nomita en lia honoro.
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gargano, Mauro (2011). “Ausonia: il pianetino dell'Unità d'Italia”, Giornale di Astronomia (it) 37 (4), p. 10–20.
- ↑ Gasparis JPL Small-Body Database Browser 4279 De Gasparis (1982 WB) (angle)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Gargano, Mauro (2014). “Annibale de Gasparis”, Polvere di Stelle (it).