Ansgar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Ansgar
Episkopo de Hamburgo kaj Bremeno
Skulptaĵo fare de Engelbert Peiffer sur la Trost-ponto en Hamburgo
Skulptaĵo fare de Engelbert Peiffer sur la Trost-ponto en Hamburgo
Persona informo
Naskiĝo la 8-an de septembro 801
en proksimo de Amiens
Morto la 3-an de februaro 865
en Bremeno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco nekonata valoro vd
Profesio
Okupo diplomato • misiisto • verkisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Duklando Saksio vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio
Festotago 3-a de februaro
Patroneco Skandinavio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Ansgar, ankaŭ Anscharius, Anskarius, Ansger, Oskaro de Bremeno (naskiĝis la 8-an de septembro 801 proksime de Amiens en Pikardio, mortis la 3-an de februaro 865 en Bremeno), estas la patrono de Skandinavio kaj kromnomitas Apostolo de la Nordo. La memortago de la pikardo estas la 3-a de februaro.

Misia agado[redakti | redakti fonton]

Unue li vivis kiel novico kaj monaĥo en la Benediktana abatejo de Corbie (departemento Somme). Kiam la detronigita kaj ekziligita reĝo Harald de Danio rajtis reveni en la patrujon danke al la helpo de la imperiestro Ludoviko la Pia sekvis lin Ansgar en la jaro 826. Estis lia intenco misii en la hodiaŭa regiono de Ŝlesvigo. Sed liaj unuaj provoj ne daŭris longtempe kaj li devis retiriĝi kun la denove detronigita reĝo, lia helpanto Autbert eĉ murditis dum la fuĝo.

Ansgar iris en Svedion kie li estis amike akceptita kiel unua misiisto fare de la reĝo Björn. En 831 oni revenigis Ansgar kaj nomumis lin episkopo de la nova Diocezo Hamburgo kiel ankaŭ abato de la Abateja lernejo de Höxter-Corvey. Malgraŭ tiaj karierpromesaj postenoj Ansgar volis kontinuigi la misiadon en Skandinavio. Li iris Romon kie li ricevis fare de la papo Gregorio la 4-a la titolon de ĉefepiskopo kaj Papa legato por Skandinavio. Reveninte Hamburgon li fondis kun la helpo de reĝo Ludoviko lernejon kaj monaĥejon en la flandra urbo Torhout. Sub la protektado de la dana reĝo Haarik la 1-a, kiu estis sukcesinta unuigi la landon, Ansgar reprenis la laboradon en Ŝlesvigo. Nur kelkajn jarojn poste li perdis la abatejon de Torhout ĉar mortis lia subtenanto Ludoviko. La Vikingoj marodis en Hamburgo en 845 kaj nuligis la misiadon svedan. Multaj skandinavoj akceptis la antaŭkristanajn religiajn tradiciojn ĝermanajn.

La destino de Ansgar ŝanĝiĝis kiem la germana reĝo Ludoviko nomumis lin unua episkopo de Bremeno. Li konstruigis hospitalojn, mone akiris la liberigon de multaj kaptitoj kaj engaĝiĝis pri la abolicio de sklaveco. Nova misikampanjo komencita en 851 en Svedio sukcesis kaj la dana reĝo Haarik la 2-a iĝis kristano. En 853 Ansgar mem vojaĝis en Svedlandon kaj malfermis tie kiel ankaŭ en Ŝlesvigo multajn kirkojn.

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

Ansgar verkis biografion de la unua episkopo de Bremeno, Sankta Willehald. Krome li eldonis kolekton da preĝoj sub la titolo Pigmenta. La biografion de Ansgar skribis Sankta Rimbert, ties posteulo kiel bremena episkopo. Papo Nikolao la 1-a sanktigis Ansgaron. Liaj meritoj ne nur estis la misiado en Skandinavio sed lia kompato de sklavoj kaj malriĉuloj por kiuj li peris konkretan helpon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Ansgar, heiliger", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]