Ante Pavelić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉis vicprezidenton Ante Pavelić de Nacia Asembleo de Ŝtato de slovenoj, kroatoj kaj serboj

Ante Pavelić
Ante Pavelić
Ante Pavelić
Persona informo
Ante Pavelić
Naskiĝo 14-an de julio 1889
en Bradina, Bosnio kaj Hercegovino, Aŭstrio-Hungario
Morto 28-an de decembro 1959
en Hispanio Madrido, Hispanio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo San Isidro Cemetery vd
Religio Romkatolikismo
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojSendependa ŝtato KroatioHispanio dum la regado de Franco vd
Alma mater Fakultato de Juro de la Universitato de Zagrebo vd
Partio Kroatia Partio de Rajtoj,
Ustaŝa Partio,
Kroatia Libera Movado
Subskribo Ante Pavelić
Familio
Edz(in)o Marija Pavelić (née Lovrenčević)
Profesio
Okupo Politikisto, ŝtatulo, teroristo
Poglavnik de Sendependa Ŝtato Kroatio
Dum 19411945
Antaŭulo La oficejo establita
Sekvanto La oficejo dissolvita
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ante Pavelić (14-an de julio 1889 en Bradina, Bosnio kaj Hercegovino, tiam Aŭstrio-Hungario28-an de decembro 1959 en Madrido, Hispanio), kroata faŝista politikisto kaj gvidanta persono de kroata pornazia ustaŝa reĝimo en la jaroj 1941 - 1945, naciisto, portanta ĉefan parton de kulpo pro murdado de judoj kaj serboj dum la dua mondmilito en Kroatio, venas en la mondon la 14-an de julio 1889 en Hercegovino en urbo Bradina.

Junaĝe studas li jurojn kaj poste agadas kiel advokato li en Zagrebo - samtempe aktive subtenas klopodojn li pri liberigo de Kroatio de sub premo de habsburga aŭstra-hungara monarkio.

Kiam realigita estis persona diktaturo de Aleksandro la 1-a Karadjordjević, la reĝo, en jugoslavaj landoj, Ante Pavelić en la jaro 1929 estas elmigranta Bulgarion, de kie estas poste foriranta li kaj sekve estas li agadanta en Hungario, Germanio kaj Italio.

En rifuĝejo Pavelić faŝisman kaj terorisman organizon Ustaŝa estas fondanta, kiu subtenata de eŭropaj faŝismaj reĝimoj batalas por disbato de Jugoslavio kaj kiu krom alia partoprenas dum sukcesa atenco kontraŭ Aleksandro la 1-a, la reĝo, en Marseille en la jaro 1934.

Patrujon en Pavelić Ante reveninta estas en 1941 post tio, kiam soldataroj de germana wehrmacht estas invadantaj Balkanon - Kroatio formale memstariĝas, estiĝas Sendependa ŝtato Kroatio (fakte temas pri marioneta ŝtato en manoj de hitlera Germanio kaj Italio de Mussolini, ŝtato sen Dalmacio kaj Istrio, okupataj fare de italio, sed malgraŭ tio ŝtato okupanta la tutan Bosnion kaj Hercegovinon) kaj proklamita estas ĝia gvidanto (poglavnik) Pavelić.

Subgvide de Pavelić estas en la jaroj 1941-45 en la nove estiĝinta kroata nacia ŝtato farata sistema genocido kontraŭ judoj, serboj kaj cigana loĝantaro, same tiel la reĝimo de pavelić dure intervenas kontraŭ antifaŝistoj kaj partizanoj.

En majo de 1945, kun la fino de la dua mondmilito kaj kun la fino de Sendependa ŝtato Kroatio, fuĝanta estas Pavelić tra Italio en Argentinon, kie li kreas ekzilan kroatan registaron. El Argentino Pavelić estas devigita foriri post falo de reĝimo de Juan Perón (intertempe li estas en Jugoslavio kondamnita en neĉeesto pro militaj krimoj al mortpuno), reston de sia vivo li poste travivas en Hispanio sub ŝirmo de reĝimo de Francisco Franco.

La 28-an de decembro 1959 Ante Pavelić, kies ustaŝoj ankoraŭ en sepdekaj jaroj de la lasta jarcento entreprenas teroristajn atakojn kontraŭ jugoslavaj objektoj tra la tuta mondo, mortas.