Anthony Albanese
Anthony Albanese | ||
---|---|---|
ĉefministro de Aŭstralio | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Anthony Albanese | ||
Naskiĝo | 2-an de marto 1963 (59-jara) en Darlinghurst | |
Lingvoj | angla [#] | |
Ŝtataneco | Aŭstralio [#] | |
Alma mater | Universitato de Sidnejo • St Mary's Cathedral College • University of Sydney Business School [#] | |
Partio | Aŭstralia Laborista Partio [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Carmel Tebbutt [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
Aktiva en | Kanbero [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Anthony Norman ALBANESE (naskiĝis la 2-an de marto 1963) estas aŭstralia politikisto kiu estas la 31-a kaj nuna ĉefministro de Aŭstralio. Li estas la partiestro de la Aŭstralia Laborista Partio ekde la 30-a de majo 2019 kaj parlamentano por Grayndler ekde 1996. Albanese estis la 15-a vicĉefministro de Aŭstralio dum la dua registaro de Rudd en 2013 kaj kabineta ministro en la registaroj de Rudd kaj Gillard de 2007 ĝis 2013.
En la aŭstralia voĉdonado de 2022, Albanese gvidis sian partion al klara venko kontraŭ la koalicio de la Liberala partio de Scott Morrison kaj la Nacia partio de Barnaby Joyce. Li iĝis la unua aŭstralia ĉefministro havanta ne-anglakeltan familian nomon.
Li studis ekonomikon ĉe la universitato de Sydney; dum tiu periodo li ankaŭ iĝis membro de la Laborista Partio, estante aktiva je la maldekstro de la partio. Nun oni konsideras lin kiel pli centrisma.
Albanese estas de italiana kaj irlanda origino. Li estas nereligia. Li geedzis kun Carmel Tebbutt (kiu estis vicpremiero de Novsudkimrio 2008-2011) en 2000 kaj ili havis unu infanon. Ili eksgeedzis en 2019.