Antikvgreka medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuracisto traktante pacienton (Atika ruĝfigura aribalo, 480–470 a.K.)

Antikvgreka medicino estis kompilaĵo de teorioj kaj praktikoj kiuj estis konstante etendanta tra novaj ideologioj kaj klopodoj. Multaj komponantoj estis konsiderataj en antikvgrekia medicino, interplektante spiritajn kun fizikaj aspektoj. Specife, la teorioj kaj ideologioj el kiuj derivas la antikvgrekia medicino inkludis la humorojn, la sekson, geografian lokon, socian klason, dieton, vundojn, kredojn kaj mensostaton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dekomence, antikvaj grekoj kredis, ke malsanoj estas “diaj punoj” kaj ke kuraco estas “donaco el la Dioj.” [1] Dum klopodoj venis al faktoj ke teorioj estis testitaj kontraŭ simptomoj kaj rezultoj, ankaŭ la antikvgrekia medicino kreskis tiom ke la pure spiritaj kredoj je “punoj” kaj “donacoj” estis konvertitaj en fondoj bazitaj en fiziko, t.e., kaŭzo kaj efiko.[2]

Humorismo (aŭ la kvar humoroj) aludas al la sango, la flava galo, la nigra galo kaj la muko. Oni teoriis ankaŭ, ke sekso ludis gravan rolon en medicino ĉar kelkaj malsanoj kaj traktadoj estis diferencaj por viroj kaj por virinoj. Krome, ankaŭ geografia loko kaj socia klaso tuŝis la vivkondiĉojn de la personoj kaj povis meti ilin al diferencaj medi-etosaj kondiĉoj tiaj kiaj moskitoj, ratoj, kaj disponeblo de pura trinkakvo. Ankaŭ oni konsiedris dieton kiel faktoro kiu povis esti influita pro la manko de aliro al taŭga manĝo. Vundoj, kiaj tiuj suferitaj de gladiatoroj, el hundomordoj aŭ el aliaj vundoj, ludis rolon en teorioj rilataj al kompreno de anatomio kaj infektoj. Aldone, estis signifa fokuso al la kredoj kaj mensostato de la paciento en la teorioj pri diagnozo kaj traktado. Oni agnoskis ke la menso ludis gravan roloj en kuracado, aŭ ke eĉ ĝi povus esti ankaŭ la nura bazo de la malsano.[3]

Antikvgrekia medicino ekevoluis ĉirkaŭ la teorio de humoroj. La humora teorio asertas, ke bona sano devenas el perfekta ekvilibro inter la kvar humoroj nome sango, flava galo, nigra galo kaj muko. Sekve, malbona sanstato rezultis el maltaŭga ekvilibro inter la kvar humoroj. Hipokrato, konata kiel "Patro de la Moderna Medicino", establis medicinan lernejon ĉe Kos kaj li estis la plej grava figuro en la antikvgrekia medicino.[4] Hipokrato kaj liaj disĉiploj dokumentis nombrajn malsanojn en la Hipokrata Korpuso, kaj disvolvigis la Hipokratan ĵuron por kuracistoj, kiu estas ankoraŭ uzataj nuntempe. La kontribuoj al la antikvagreka medicino fare de Hipokratoj, Sokrato kaj aliaj havis longdaŭran influon sur la Islama medicino kaj la mezepoka eŭropa medicino ĝis multaj el ties trovoj eventuale iĝis kadukaj en la 14a jarcento.

La plej antikva konata greka medicina lernejo malfermiĝis en Knido en la jaro 700 a.K.. Alkmeono, aŭtoro de la unua anatomia kompilaĵo, laboris en tiu lernejo, kaj tie estis kie oni establis la praktikon observi pacientojn. Spite ties konata respekto por la antikvegipta medicino, la klopodoj por diferenci partikularajn influojn sur la greka praktiko je tiu dekomence epoko ne estis tre sukcesaj pro la manko de fontoj kaj pro la defio kompreni la antikvan medicinan terminaron. Klaras tamen ke la grekoj importis egiptajn substancojn en sian farmakopeon, kaj la influo iĝis pli markita post la establado de lernejo de greka medicino en Aleksandrio.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Cartwright, Mark en “Greek Medicine.”)
  2. Cartwright, Mark. Greek Medicine. Ancient History Encyclopedia Limited, UK, 2013. (http://www.ancient.eu.com/Greek_Medicine/). Alirita la 9an Nov., 2013.
  3. Bendick, Jeanne. “Galen – And the Gateway to Medicine.” Ignatius Press, San Francisco, CA, 2002. ISBN 1-883937-75-2.
  4. Atlas of Anatomy, eld. Giunti Editorial Group, Taj Books LTD 2002, p. 9
  5. Heinrich Von Staden, Herophilus: The Art of Medicine in Early Alexandria (Cambridge: Cambridge University Press, 1989), pp. 1-26.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Annas, Julia. Classical Greek Philosophy. In Boardman, John; Griffin, Jasper; Murray, Oswyn (eld.) The Oxford History of the Classical World. Oxford University Press: New York, 1986. ISBN 0-19-872112-9
  • Barnes, Jonathan. Hellenistic Philosophy and Science. In Boardman, John; Griffin, Jasper; Murray, Oswyn (eld.) The Oxford History of the Classical World. Oxford University Press: New York, 1986. ISBN 0-19-872112-9
  • Cohn-Haft, Louis. The Public Physicians of Ancient Greece, Northampton, Massachusetts, 1956.
  • Guido, Majno. The Healing Hand: Man and Wound in the Ancient World, Harvard University Press, 1975.
  • Guthrie, W. K. C. A History of Greek Philosophy. Volume I: The earlier Presocratics and the Pythagoreans. Cambridge University Press: New York, 1962. ISBN 0-521-29420-7
  • Jones, W. H. S. Philosophy and Medicine in Ancient Greece, Johns Hopkins Press, Baltimore, 1946.
  • Lennox, James. (2006-02-15) Aristotle's Biology.
  • Longrigg, James. Greek Rational Medicine: Philosophy and Medicine from Alcmæon to the Alexandrians, Routledge, 1993.
  • Lovejoy, Arthur O. The Great Chain of Being: A Study of the History of an Idea. Harvard University Press, 1936. Represita de Harper & Row, ISBN 0-674-36150-4, 2005 paperback: ISBN 0-674-36153-9
  • Mason, Stephen F. A History of the Sciences. Collier Books: New York, 1956.
  • Mayr, Ernst. The Growth of Biological Thought: Diversity, Evolution, and Inheritance. The Belknap Press of Harvard University Press: Cambridge, Massachusetts, 1982. ISBN 0-674-36445-7
  • Nutton, Vivian. The Healing Hand: Man and Wound in the Ancient World. Routledge, 2004
  • von Staden H. (eld. trad.). Herophilus: The Art of Medicine in Early Alexandria. Cambridge University Press, 1989. ISBN 0-521-23646-0, ISBN 978-0-521-23646-1]
  • Longrigg, James. Greek Medicine From the Heroic to the Hellenistic Age. New York, NY, 1998. ISBN 0-415-92087-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]