Antoine Wiertz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Wiertz
Persona informo
Naskonomo Antoine Joseph Wiertz
Naskiĝo 22-an de februaro 1806 (1806-02-22)
en Dinant
Morto 18-an de junio 1865 (1865-06-18) (59-jaraĝa)
en Bruselo
Tombo Ixelles Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • litografisto
Verkoj Thoughts and Visions of a Severed Head
vdr

Antoine WIERTZ, surnomita la filozofo kun pentrilo, estas belga pentristo kaj skulptisto naskita en Dinant en 1806 kaj mortinta en 1865 en sia metiejo ĉe la strato Vautier en Bruselo.

Memportreto ja la aĝo de 18 jaroj (1824)

La metiejo - muzeo de la strato Vautier[redakti | redakti fonton]

« Tiu ĉi metiejo similas al cerbo, kun ĝiaj videblaj pensoj, la grandaĝo miksiĝinta kun bagatelo, kaj tie, inter la helo kaj ombrotruoj, sordidaj fantomoj, terura inkubo. Iom da homa cerbo fluas sur la muroj, fermentanta je vivo kaj penso, kaj alie ĝi ŝajnas rigidigita fare de freneza frapo. Videble, la pentristo apartenas al la raso de la grandaj revokonstruantoj. » (Camille Lemonnier)

La metiejo iĝinta muzeo

Ribela pentristo, fantazia frenezulo, fervorulo kaj ĝisosta idealisto, la famo de Antoine Wiertz estas tiel senmezura kiel lia metiejo-muzeo, kiu troviĝas ĉe la n° 65 de la strato Vautier en Bruselo. La pentraĵoj kiuj pendas de la domkadroj impresas per sia grandeco kaj per sia terura realismo, laŭ la pura tradicio de la esprima kaj monumenta pentroarto. La metiejo, iĝinta muzeo post lia morto, agas kiel magneto por la scivolemuloj sed ankaŭ por la pentristoj kiun volonte loĝas en la Kvartalo Leopoldo. Longtempe, ĝia proksimeco ludas strategian rolon por provi vendi pentraĵojn aŭ akiri mendojn.