Anton Hanak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Hanak
Otto Skall: Anton Hanak, ĉ. 1933
Otto Skall: Anton Hanak, ĉ. 1933
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1875 (1875-03-22)
en Brno
Morto 7-an de januaro 1934 (1934-01-07) (58-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo tombejo Hietzing en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo skulptisto • carver • desegnisto • instruisto
vdr

Anton HANAK (naskiĝinta la 22-an de marto 1875 en Brunno, mortinta la 7-an de januaro 1934 en Vieno) estis aŭstra skulptisto.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

monumento por falintaj soldatoj ĉe la Centra Tombejo de Vieno
monumento por Emil Zuckerkandl en la arkada korto de la Universitato de Vieno
konfido-monumento Güven Anıtı en Ankaro kun bronzaj figuroj de Hanak, laŭ ĝenerala planado de Clemens Holzmeister

Hanak pasigis la junulajn jarojn kiel filo de ĉambrofarbisto kaj orumisto en Moravio loĝinte intertempe ĉe la geavoj. En 1889 li venis Vienon kie li ellernis lignoskulptadon, skulptadon kaj maketfaradon.[1]

Disĉiplo estis li de Edmund Hellmer ĉe Akademio de Belartoj de Vieno kaj ano de Viena secesio kaj Wiener Werkstätte; krome li kunfondinto estis de la artista societo Österreichischer Werkbund. Hanak instruiis ĉe la Viena artmetilernejo kaj estis ekde 1932 profesoro akademia. Disĉiploj liaj estis i.a. Fritz Wotruba, Oskar Icha kaj Rudolf Reinhart. Kun la artistino Rita Passini el Graz li flegis inter 1913 kaj 1916 leterinterŝanĝadon.[2]

Lia verkaro estas viziplena kaj simbola kun proksimeco al ekspresionismo, kp. ekz. Der letzte Mensch de 1917 aŭ Der brennende Mensch de 1922.

Li kreis la ornamaĵojn por pluraj konstruaĵoj de la arĥitektoj Josef Hoffmann (ekz.: vilao Skywa, landbieno Primavesi, landbieno Ast) kaj, dum la 1920-aj jaroj, por municipaj loĝdomoblokoj en Vieno. De li estis ankaŭ pluraj portretbustoj kaj monumentoj, i.a. el la 1925-a jaro monumento por falintaj soldatoj titole Schmerzensmutter sur la Centra tombejo de Vieno kaj la busto de Victor Adler ĉe la Monumento de la Respubliko (Vieno).

La lasta artaĵo de Hanak estis skulptaĵoj por la Emniyet-memorigilo en Ankaro por kio li jam en 1931 estis farinta antaŭplanoj laŭ perado de Clemens Holzmeister. Finfaris la tuton ĝis 1936 Josef Thorak.

Entombigo estis sur la tombejo de la 13-a urbodiskrikto Hietzing. En Penzing nomas oni strateton por li Hanakgasse kaj en Langenzersdorf estas sekcio en la surloka muzeo kiu estas rezervita nur por li kaj liaj disĉiploj.

Listo de lernintoj ĉe Hanak[redakti | redakti fonton]

Jen impona listo de hanak-aj disĉiploj kiuj poste famiĝis: Fritz Wotruba (1926–1928), Angela Stadtherr (1917–1921), Adolf Treberer-Treberspurg (1929–1934), Heinz Leinfellner (1932–1934), Werner Seidl (1933–1934), Gustav Resatz, Hilde Uray (1923–1924), Franz Hagenauer, Ilse Pompe-Niederführ, Jakob Adlhart (1921–1923), Karl Bodingbauer (1923–1926), Othmar Jaindl, Josef Asböck, Roland von Bohr, Hans Domenig, Helene Koenig, Johann Scheibner, Rudolf Scherrer, Franz Budig, Anton Podzimek, Viktor Thoma, Josef Trojer, Franz Xaver Wirth, Kunibert Zinner, Rudolf Reinhart, Margarete Hanusch und Hans Baier.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hugo Haberfeld: Der Bildhauer Anton Hanak. Ĉe: Neues Wiener Journal, Jg. 27, Nr. 9179, 23.5.1919, p. 5–6 (surrete).
  • Friedrich Grassegger, Wolfgang Krug: Anton Hanak (1875–1934). Böhlau, Wien 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anton Hanak en la germana Vikipedio.