Anton de Kom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton de Kom
Persona informo
Cornelis Gerard Anton de Kom
Naskiĝo 22-an de februaro 1898 (1898-02-22)
en Paramaribo
Morto 24-an de aprilo 1945 (1945-04-24) (47-jaraĝa)
en Stalag X-B
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Partio Komunista Partio de Nederlando vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • kontraŭimperiisto • rezistobatalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cornelis Gerhard Anton de Kom (naskiĝis la 22-an de februaro 1898 en Paramaribo - mortis la 24-an de aprilo 1945 en Camp Sandbostel ( Neuengamme) estis surinama kontraŭ-kolonia verkisto kaj naciisto. Dum la Dua Mondmilito li estis rezistanto en Nederlando.

Kanono de Nederlando[redakti | redakti fonton]

Murpentraĵo Anton de Kom

La 22-an de junio 2020, la persono Anton de Kom estis aldonita al la Kanono de Nederlando, superrigardo de temoj kiujn ĉiu nederlandano devus scii pri la nederlanda historio kaj kulturo kaj scienco. En tiu kunteksto Hedy Tjin faris la murpentraĵon Anton de Kom (Anton de Komplein) en Amsterdamo[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Statuo de Anton de Kom en Paramaribo

Ni sklavoj de Surinamo[redakti | redakti fonton]

Tiu verko de Anton de Kom estas la plej fama kaj havas specialan valoron ĉar ĝi rakontas la historion de Surinamo el la vidpunkto de la subpremitoj, nome la sklavoj.

  • Wij slaven van Suriname (Ni sklavoj de Surinamo), [2] Eldonado por edukado estis publikigita en 2022 en la serio Tekst in context, fare de Henna Goudzand Nahar kaj Michiel van Kempen.
  • Strijden ga ik (Mi batalos), 1969. Paramaribo, Fondumo por la konservado kaj stimulado de surinama arto, kulturo kaj scienco.
  • Anangsieh tories. Verhalen van de spin uit Suriname (Rakontoj de la Surinama Araneo). 2022 [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Patrick Meershoek, Anton de Komplein krijgt tweede Anton: een levensgrote muurschildering. Het Parool, la 25-an de novembro 2022.
  2. Wij slaven van Suriname (Ni sklavoj de Surinamo), unua eldono 1934, unua necenzurita eldono 1971, 10-a eldono, 2003, kun antaŭparolo de John Jansen van Galen kaj plia antaŭparolo de Mildred Caprino, RVU ismo Eldonisto Kontakto, (ISBN 90-254-9605-9), 16-a eldono, 2020, kun enkondukoj de Tessa Leuwsha, Duco van Oostrum kaj Mitchell Esajas, Publisher Atlas/Contact, (ISBN 978-90-450-4109-4)
  3. Anangsieh tories. Verhalen van de spin uit Suriname (Rakontoj de la Surinama Araneo) Ilustrita de Brian Elstak . Eldonisto Atlas Contact, Amsterdamo, 2022. (ISBN 9789045045887)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Anton de Kom, Strijden ga ik (Mi batalos), 1969 cifereca versio (Bibliotheek der Nederlandse Letteren BDNL)