Saltu al enhavo

Antonino de Apamea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonino de Apamea
Persona informo
Naskiĝo dua duono de la 3-a jarcento
en Aribazo, ne identigita loko en romia provinco Sirio
Morto komence de la 4-a jarcento, laŭ iuj supozoj en 307
en Apamea
Okupo
Okupo ŝtontajlisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Antonino de Apamea (n. en Aribazo, ne identigita loko en romia provinco Sirio, en la 3-a jarcento - m. en Apamea ĉe la Oronto en la parto Syria Coele, tiutempe la norda parto de la romia provinco Sirio komence de la 4-a jarcento, laŭ iuj supozoj en 307) estis kristana martiro, memorata de la katolika eklezio kiel sanktulo, aparte en lia memortago la 2-an de septembro.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Origine de Aribazo en Sirio, laŭ tradicio li estis profesia ŝtontajlisto kaj masonisto. Li ekloĝis en loko proksime de Apamea (pli poste nomita Mirlea), antikva urbo ĉe la rivero Orontes, riproĉis la paganojn, kiuj adoris siajn idolojn, rompante la idolojn, tiel provokante la koleron de la paganoj, kiuj batis lin. La kristana episkopo de Apamea petis lin konstrui preĝejon honore al la triunuo, sed post komenci la laboron li laŭ la kristana tradicio estis atakita de paganoj kiuj mortigis lin kiam li estis nur dudekjara.

La korpo de Antonino laŭ la legendo estis diserigita kaj poste entombigita en kaverno ĉe Apamea, la episkopo de la urbo havis bazilikon dediĉitan al li konstruita en la sama kaverno, kiu poste estis detruita fare de la sasanida imperiestro Ĥosro la 2-a en la 7-a jarcento. Tiu ĉi baziliko estis jam konata en 518, menciita en la protokolo de kristana koncilio en Sirio.[1]

Post la morto de Antonino komenciĝas la diasporo de liaj restaĵoj, kiuj estis prenitaj al la paroĥo Saint-Antonin-Noble-Val en la nuna arondismento Montauban/Montalban kaj la departemento Tarn-et-Garonne/Tarn e Garona en Francio, post la detruo de Apamea, kiu okazis en 540 de la armeo de sasanida imperiestro Ĥosro la 1-a, avo de Ĥosro la 2-a; de Noble-Val, kelkaj relikvoj pasis al Pamiers kaj aliaj estis transdonitaj al Palencia en Hispanio.

Kun la tempo, Pamiers komencis perdi la memoron pri Sankta Antonino de Apamea, la loĝantoj de la urbo transformis lin en lokan sanktulon, posteulo de la reĝo de la Visigotoj, kiu fariĝis pastro, dediĉita al la evangelizado de Tuluzo kaj aliaj urboj kaj murdita en Pamiers de siaj propraj samcivitanoj. Ĉi tiu kredo igis la martiron ankaŭ esti nomita sankta "Antoninus de Pamiers". Tiu certe fikcia personaĵo ankaŭ estas memorita la 2-an de septembro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Antonio Saluzzi: di Apamea e la fonte d'acqua dalla terra arida ("Antonino de Apamea kaj la fonto de akvo de la arida tero"), paĝoj 96 kaj sekvaj, serio Quaderni della confraternita ("Kunfrataj kajeroj"), eldonejo Confraternita Sant'Antonino Martire, itale, laŭ retejo jen arkivigita je oktobro 2023.