Antonio López Ferreiro
Antonio López Ferreiro | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de novembro 1837 en Santiago de Compostela | ||||
Morto | 20-an de marto 1910 (72-jara) en Vedra | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | hispana • galega [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • historiisto • katolika sacerdoto • bibliotekisto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q20535215 [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Antonio López Ferreiro (Santiago-de-Kompostelo, 1837-Vedra, 1910) estis hispana verkisto kaj historiisto, kiu priskribis la Portikon de la Arĝentaĵoj de la katedralo de Santiago, surbaze de la priskribo de la Codex Calixtinus. Li estis la remalkovrinto de la supozata tombo de la apostolo Jakobo.
Li sekvis la eklezian karieron kaj en 1871 li estis nomumita kanoniko de la municipo Kompostelo, kio permesis al li aliri al la dokumenta arkivo de la katedralo, kaj profitis ĝin por efektivigi esplorojn kaj kulturi la historian romanon, kiu tiam estis tre aprezataj dum romantikismo. Li lasis tri historiajn romanojn:
- A tecedeira de Bonaval (La teksistino de Bonaval, 1894).
- O Castelo de Pambre (La kastelo de Pambre, 1895).
- O niño de pombas (La kolombonesto, 1905).
Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- La Historia de Compostela y su reprobación crítica por Masdeu (1866).
- El Sepulcro del apóstol Santiago (1872).
- Leyenda sobre la vida de San Pedro de Mezonzo (1872).
- Estudio histórico crítico sobre el Priscilianismo (1878).
- Galicia en el último tercio del siglo XV (1883).
- Don Rodrigo de Luna (1884).
- El Pórtico de las Platerías (1884).
- Don Alfonso VII, rey de Galicia, y su ayo el conde de Traba (1884).
- El Pórtico de la Gloria (1886).
- Fueros municipales de Santiago y su tierra (1895).
- Historia de la Santa A.M. Iglesia de Santiago de Compostela.
- Santiago y la crítica moderna (1901).