Antonio kaj Kleopatro
Antonio kaj Kleopatro aŭ Antonio kaj Cleopatra estas tragedio de William Shakespeare. Ĝia unua ludado estis elfarita ĉirkaŭ 1607, ĉe aŭ la Teatro Blackfriars aŭ ĉe la Globa Teatro.[1][2] Ties unua eldono estis en 1623, sub la titolo The Tragedie of Anthonie, and Cleopatra.
La intrigo estas bazita sur traduko de Thomas North al la angla en1579 de la Vivoj de Plutarko el antikva greko kaj sekvas la interrilaton inter Cleopatra kaj Marko Antonio ekde la Sicilia ribelo ĝis la memmortigo de Kleopatro dum la Batalo de Aktio. La ĉefa antagonisto estas Oktavio Cezaro, unu el la anoj de la Dua triumviraro kaj la unua imperiestro de la Romia Imperio. La tragedio estas plejparte fiksita en la Romia Respubliko kaj Ptolemea Egiptio kaj estas karakterizita de rapidaj movoj en geografia loko kaj lingva registro kiel ĝi alternas inter volupta, sprita Alexandrio kaj pli pragmata, malluksa Romo.
Scenaro
[redakti | redakti fonton]Marko Antonio —unu el la triumviroj de la Romia Respubliko— neglektis lia soldataj devoj post kiam ekkonis la reĝinon de Egiptio, Kleopatro. Li ignoras la hejmajn problemojn de Romo, eĉ la fakton ke lia tria edzino Fulvia ribelis kontraŭ Oktavio kaj estis mortita.
Oktavio vokas Antonion reen al Romo por helpi lin en batalo kontraŭ Seksto Pompeo, Menecrates kaj Menas, tri fifamaj piratoj de Mediteraneo. Ĉe Aleksandrio, Kleopatro petegas ke Antonio ne iru kaj kvankam li multfoje asertas lian profundan pasian amon por ŝi, li poste foriras.
La triumviroj renkontas en Romo, kie generalo Agrippa, sugestas ke Antonio geedziĝu la fratinon de Oktavio, por fortigi la amikecon inter la du viroj. Antonio akceptas. la leŭtenanto de Antonio Enobarbus, tamen, scias ke ŝi neniam povos kontentigi lin post Kleopatro. En Egiptio, Kleopatro ekcias pri la edziĝo de Antonio kaj faras furiozan venĝon kontraŭ la mesaĝisto kiu alportas la sciigon al ŝi.
Antaŭ la batalo, La triunviroj proponis batalhalton al Seksto Pompeo. Li povas reteni Sicilion kaj Sardinion, sed li devas helpi kontraŭ la piratojn kaj sendi tributojn. Post iu hezito, Seksto konsentas. Post tio Antonio foriras Romon kaj iras al Ateno, sed Oktavio kaj Lepido rompas la batalhalton kaj atakas Sekston. Tio ĉi estas malŝatita de Antonio, kiu furiozas.
Antonio revenas al Egitio kaj kronas Kleopatron kaj lin mem kiel regantojn de Egiptio kaj la orienta triono de la Romia Respubliko. Oktavio restas tre malkontentigita kun Antonio.
Antonio preparas batalon kontraŭ Oktavio. Enobarbus instigas ke Antonio batalu sur lando, kie li havas la avantaĝon, anstataŭ sur maro, kie la mararmeo de Oktavio estas pli granda, pli movebla kaj pli bone pilotata. Antonio forĵetas la konsilon. Kleopatro promesas ŝian helpon al Antonio. Tamen, dum la Batalo de Aktio ĉe la okcidenta marbordo de Grekio, Cleopatra fuĝas kun ŝia sesdek ŝipoj kaj Antonio sekvas ŝin, lasanta liajn mararmeon. Hontita de kio li faris por la amo de Kleopatro, Antonio riproĉas ŝin, sed ankaŭ pardonas ŝin pro amo.
Oktavio proponas ke Kleopatro lasu Antonion kaj venu al lia flanko. Ŝi hezitas kaj flirtas kun la mesaĝisto. Tion Antonio aŭdas kaj kolere kondamnas ŝian konduton. Denove li pardonas ŝin.
En la antaŭtago de la batalo, la soldatoj de Antonio aŭdas strangan brulon, kiun ili interpretas kiel la dio Herkulo forlasanta lian protekton al Antonio. Cetere, Enobarbus forkuras kaj iras al Oktavia flanko.
Antonio perdas la batalon kaj li kulpigas Kleopatron, ĉar ŝi ne sendis helpon al li. Kleopatron sendas falsan novaĵon ke ŝi memmortiĝis. Ŝi ŝlosiĝas ŝin mem en ŝia monumento kaj atendas la revenon de Antonio por vidi ŝian kadavron.
Ŝia plano misbaraktiĝas: anstataŭ rapida reveno en pento por vizito al la "mortintan" Kleopatro, Antonio decidas ke lia propra vivo estas ne pli valoras la penon kaj provas mortigi sin mem, sed nur sukcesas vundiĝi. En granda doloro, li ekscias ke Kleopatro estas efektive viva. Li estas portata ĝis ŝi en ŝia monumento kaj mortas en ŝiaj brakoj.
Ĉar Egiptio estis venkita, la kaptita Kleopatro estas sub la gardo de Romiaj soldatoj. Ŝi provas mortiĝi per ponardo, sed Proculeius senarmigas ŝin. Dolabella sekrete avertas ŝin ke Oktavio celas paradi ŝin ĉe lia Romia triumfo. Cleopatra amare antaŭvidas la senfinajn hontigojn atendanta ŝin kaj mortiĝas per venena piko de serpento aspidon, imaganta ke ŝi renkontos Antonion denove en la postvivo..
En Esperanto Aperis
[redakti | redakti fonton]La verko estis tradukita de Stephen A. Andrew kaj eldonita de Esperanto Publishing Company ĉirkaŭ 1947 kun la titolo Antonio kaj Kleopatro.
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ “The Chronology of Shakespeare's Jacobean Plays and the Dating of Antony and Cleopatra”, Essays on Shakespeare.
- ↑ {{{Titolo}}}. ISBN 978-0-521-44306-7.
- ↑ {{{Titolo}}}. ISBN 978-0-19-536553-5.
- ↑ “{{{Titolo}}}” (it) 30.