Antonius Scandellus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Scandello sur medalo de Tobias Wolff, 1577

Antonio Scandello (ankaŭ ScandellusScandelli; naskiĝinta la 17-an de januaro 1517 en Brescia; mortinta la 18-an de januaro 1580 en Dresdeno) estis itala komponisto kaj kapelmajstro de la renesanco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Antonio Scandello laboris ekde 1530 kiel klarionisto kaj trombonisto de la urba muzikistaro je Bergamo, same kiel lia patro Hieronimus Scandellus kaj lia frato Angelo. En 1547 li eniĝis en la kapelon de kardinalo Cristoforo Madruzzo en Trentino. Tie en 1549 dum viaĝo en Italujo elektoprinco Maŭricjo de Saksujo lin dungis, kune kun kvin aliaj italaj muzikistoj, por la novfondita dresdena kortega kapelo. Ĝis 1554 Johann Walter kapelmajstro, lia posteulo fariĝis Mattheus Le Maistre. Scandellus konvertiĝis en 1562 al la lutera kredo, geedziĝis kun la filino de kunkapelano kaj komponis precipe ankoraŭ nur protestantan muzikon germanlingvan. Ekde 1566 Scandellus fariĝos vickapelmajstro kaj subiĝis kiel „ alordigita moderigisto“ al la aĝokaduka Le Maistre. Ekde 1568 ĝis sia morto en la jaro 1580 Scandellus estis kortega kapelmajstro, lia kreopovo estis ĝis lia subita morto ne bremsata. Li estis entombigita sur la tombejo ĉe la dresdena Frauenkirche.[1] Plurajn monatojn post la morto de Scandellus pretertempe Giovanni Battista Pinello di Ghirardi fariĝis nova kapelmajstro.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Scandellus kreis esence religiajn kantverkojn; elstarigendaj estas meso okaze de la morto de elektoprinco Maŭricjo (1553) kaj germanlingva Johano-Pasiono (1561 aŭ pli frue). La plej grava releviĝo-historio, kiun naskis la 16-a jarcento, devendas de Scandellus. Ĝi havas la titolon: Österliche Freude der siegreichen und triumpfierenden Auferstehung (Paska ĝojo de la venkoriĉa kaj triumfa releviĝo; proksimume 1562 aŭ pli malfrue)[3]. Ĝi finiĝas per la ripete enigita voko „Viktoria!“. La verko trabate sukcesus kaj fondis longan tradicion.

Scandellus estis ankaŭ per sia kvinvoĉa Johano-Pasiono verŝajne la unua, kiu en la protestanta pasiono rezervis la legadotonon ekskluzive por la evangelisto, la aliajn personojn tamen komponis en ŝanĝiĝaj okupoj libere kaj sen apoge sur la legadotono.[4] La voĉo de Jesuo ekzemple sonas kvarvoĉe, Petro trivoĉe, Pilato duvoĉe, la turba-ĥoroj eĉ kvinvoĉe.

Ĥorverkoj kaj kantoj por la eklezia uzo troviĝas en la kolekto: Newe schöne auserlesenen Geistliche Deudsche Lieder (Dresdeno, 1575)

Amo kaj vino estas ofte la temoj de la du kolektoj Neue Teutsche Liedlein (1568) kaj Newe und lustige weltliche deutsche Liedlein (Dresdeno, 1570, 1578, 1579) kelkaj kantoekzemploj:

  • Ein Hennlein weiß mit ganzem Fleiß …
  • Das Hennlein legt ein Ei
  • Gut’n Morgen, mein Fräulein
  • Schein uns, du liebe Sonne
  • Der Wein der schmeckt mir also wol
  • Im Sommer sein die Brünnlein gesund
  • Kein lieb on leid
  • Den liebsten Buhlen, den ich han

Entute la verkaro de Scandellus treege efikis kaj instigis komponistojn kiel Bartholomäus Gesius kaj Heinrich Schütz.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johann Gottfried Michaelis: Dreßdnische Inscriptiones und Epitaphia. Alt-Dresden, 1714
  2. Albrecht Classen und Lukas Richter: Lied und Liederbuch in der Frühen Neuzeit. Verlag Waxman, 2009, ISBN 3-8309-2257-4.
  3. Friedrich Blume: Geschichte der evangelischen Kirchenmusik, Kassel 1965, p. 119
  4. Friedrich Blume: Geschichte der evangelischen Kirchenmusik, Kassel 1965, p. 118

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Robert Eitner: Scandello, Antonio. En: deutsche-biographie.de (ADB). Vol. 30, Duncker & Humblot, Lepsiko 1890, p. 475 sj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]