Ape (Latvio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ape
germane Hoppenhof, estone Hopa
Urbo
Urbocentro
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Smiltene
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Vaidava
Situo Ape
 - alteco 21 m s. m.
 - koordinatoj 57° 32′ 27″ N 26° 41′ 36″ O / 57.54083 °N, 26.69333 °O / 57.54083; 26.69333 (mapo)
Areo 2,5 km² (250 ha)
Loĝantaro 856 (29.01.2021)
Denseco 342,4 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4337
Vikimedia Komunejo: Ape
Retpaĝo: www.ape.lv/eng.htm

Ape - jen latve, historie ankaŭ germane Hoppenhof kaj estone Hopa - estas urbo en la historia regiono Livonio, kiu ekde 1919 estas en la nordoriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Smiltene, antaŭ ol ĝi estis la administra centro de iama distrikto Ape. Situante 28 km de Alūksne, 56 km de Smiltene kaj 176 km de Rigo, nur 2 km de la estona landlimo.

La urbo estas formita en plata depresio sur la bordo de la rapida rivero Vaidava 2 km de la aŭtovojo A2 (Rigo-Pskovo). Ape estas unu el la plej malgrandaj urboj de Latvio - 856 loĝantoj en 2021.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 13-a jarcento, la regiono apartenis al la germanlingva Livonia Ordeno. La loĝloko ekestis ĉirkaŭ grandbieno, kiu estis starigita ekde la jaro 1420 per la familio Hoppe de la Livonia Ordeno. La nomo de la grandbieno - origine germane Hoppenhof, poste ankaŭ latve Ope, ekde 1925 Ape, estas derivita de la familia nomo. Ĉi tie intersekciĝis la vojoj kondukantaj al Estonio kaj Rusio.

La urbo prosperis en la dua duono de la 19-a jarcento, kiam Axel von Delvig iĝis la posedanto de la grandbieno.[2] Evoluo estis faciligita per la etŝpura fervojo Pļaviņas-Ape-Valka, kiu estis malfermita en 1903. La urbo iĝis centro de komerco kaj metio. La plej multaj el la konstruaĵoj estis konstruitaj el loka kolora dolomito.

Dum la sendependecmilito de Latvio (1918-1920), furiozaj bataloj okazis en la areo de Ape en 1919 inter latvaj, finnaj kaj estonaj trupoj unuflanke kaj la Ruĝa Armeo aliflanke. Tiam okazis unua ondo de elmigro de la regionaj germanaj baltoj okcidenten.

Ape akiris urborajtojn en 1928. En 1935, la urbo havis populacion de 922 homojn, de kiuj 73% estis latvoj kaj 15% estonoj.[3] Proksimume duono de la loĝejoj de la urbo estis elektrigitaj en tiu tempo.[4]

Dum la Dua Mondmilito, en 1941, invadita Sovetunio deportis 45 homojn el Ape,[5] sed post la invado de Nazia Germanio ĝiaj subtenantoj mortigis ĉirkaŭ 100 judojn en la urbo.[6]

De 1950 ĝis 1956, Ape estis la centro de distrikto (latve rajons). Ene de la nunaj administraj limoj, la urbo Ape kun la kampara teritorio de la urbo, nun paroĥo Ape, estis establita en 1967.

Fervoja trafiko tra Ape finiĝis kiam la Valga-Ape sekcio estis fermita en 1970, sed de januaro 1, 1973, trafiko de Ape ĝis Alūksne ankaŭ estis ĉesigita. Baldaŭ poste, la trakoj en la fermitaj sekcioj estis malmuntitaj kaj enrubigitaj, la iama linio estas utiligita por turismo.[7] La konstruaĵo de Ape stacidomo, konstruita el dolomito, pluvivis ĝis la nuntempo; ĝi estis uzata kiel busstacidomo dum kelka tempo, kaj busoj nun haltas sur la placo apud la stacidomo. Hodiaŭ, la stacidomo estas fermita, sed informoj pri la historio de Ape troviĝas en ĝiaj fenestroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En la najbareco de Ape, la altebenaĵo Alūksne pasas en la depresion Vidusgauja. Rivero Vaidava fluas tra la urbo.[8]

Averaĝa temperaturo: -7 °C en januaro, +16,5 - +17 °C en julio. Precipitaĵo 650 mm jare.[9]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La jara festo de la urbo okazas fine de aŭgusto. La kutimaj vidindaĵoj estas la dolomitdomoj en la urbocentro kaj la pavimo sur Pasta strato, la Vaidava kogna naturmigrovojo laŭ la dolomitnudroko "Raganu klifoj", monumentoj al la lokuloj, grandbienoparko, Dzenīši saliko.[2][10]

Sportoj[redakti | redakti fonton]

La tradicia "Vaidava Cup" en motokroso estis okazigita en Ape ekde 1974,[11] kompletigita per bicikladkonkuradoj ekde 2007. La urbo havas motorcikladan kaj glacihokean klubon.[2]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. lgia.gov.lv Datumbazo de loknomoj
  2. 2,0 2,1 2,2 Distrikto Smiltene. Urbo kaj paroĥo Ape (latve)
  3. La oficiala gazeto Latvijas vēstnesis. Urbo Ape havas 70 jaroj. 03.04.1998. (latve)
  4. Vietas.lv Ape (latve)
  5. Distrikto Ape Arkivigite je 2022-01-29 per la retarkivo Wayback Machine (latve)
  6. Holokaŭsta memorlokoj en Latvio. Distrikto Ape (latve)
  7. Verdaj fervojoj. Alūksne-Ape 28 km (latve)
  8. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 79.
  9. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  10. theBalticTravel.com. Ape[rompita ligilo] (latve)
  11. Vaidava pokalo. Historio (latve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]