Apios americana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apios americana

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Apios
Apios americana
Medikus
Sinonimoj

A. tuberosa Moench

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Apios americana nomata ankaŭ terpoma fazeolo, indiana terpomogrunda nukso (ternukso) estas plurjara, grimpanta planto en familio fabacoj, indiĝena ĝis orienta Norda Ameriko. Ĝi havas manĝeblajn frukton (fazeolon) kaj tuberon. Ĝi kreskas ĝis alto de 3-4 m, havas pinatajn foliojn longajn 8-15 cm kun 5-7 folieroj. La floroj estas ruĝbrunaj ĝis purpuraj, formantaj densan grapolon. La frukto estas guŝo kaj longas 6-12 cm.

La tuberoj estas kraketaj kaj nutraj, kun granda enteno de amelo kaj specife proteino. La planto estis unu el la plej gravaj nutroplantoj de la antaŭkolumba Nordameriko kaj nun estas evoluigata kiel malsovaĝa.