Renelinsula sturno
Etoso
(Alidirektita el Aplonis insularis)
Renelinsula sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis insularis (Mayr, 1931) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Renelinsula sturno (Aplonis insularis) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas endemio indiĝena de insulo Renelo de la Salomonoj. Ĝi povas formi superspecion kun la Atolosturno, A. feadensis, iam konsiderata samspecifa, sed ĝi estas strukture kaj laŭvoĉe distinga. Ĝi estas monotipa.
La plumaro de la Renelinsula sturno estas nigreca kun verdecblua brilo. Ĝi havas flavoranĝan okulon kaj mallongan voston. Ĝi estas abunda birdo de tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, duarangaj arbaroj kaj kokosplantejoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Aplonis insularis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|