Arĉkvinteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arĉkvinteto estas ĉambromuzika ensemblo konsista el kvin arĉinstrumentoj. La plej ofta kombino estas du violonoj, du vjoloj kaj unu violonĉelo aŭ pli malofte du violonoj, unu vjolo kaj du violonĉeloj (ekz. ĉe Luigi Boccherini, Franz Schubert). Eksterordinara estas arĉkvintetoj kun unu kontrabaso.

Gravajn komponaĵojn por la kombino de du vjoloj verkis Wolfgang Amadeus Mozart, kiu finis la plejmultajn el siaj kvartetcikloj per po unu kvinteto. Famaj arĉkvintetoj kun la sama muzikistaro devenas de Ludwig van Beethoven, Louis Spohr, Anton Bruckner, Johannes Brahms kaj Antonín Dvořák (de ĉilasta ankaŭ unu verko kun kontrabaso).

La verŝajne plej fama arĉkvinteto estas la arĉkvinteto C-maĵoro D 956 (op. posth. 163) de Franz Schubert, en kombino de du violonoj, unu vjolo kaj du violonĉeloj.