Celosia argentea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arĝenta Celozio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Celosia cristata
Celosia argentea var. cristata subvars.
Celosia argentea var. cristata subvars.
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Kariofilaloj, Caryophyllales
Familio: Amarantacoj, Amaranthaceae
Genro: Celozio, Celosia
Specio: C. argentea
Caelosia argentea
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arĝenta celozio (Celosia argentea), estas plantospecio el la genro Celozio (Celosia) en la familio de la Amarantacoj (Amaranthaceae), kiu disvastiĝis tutmonde en la tropikoj. La arĝenta celozio estas kultivata precipe en Azio. Ĝi estas uzata kiel ornamplanto, nutraĵplanto kaj kiel herbo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La nomo Celosia argentea kunigas plurajn plantformojn, kiuj havas malsamajn nombrojn de kromosomoj. La baza nombro de la kromosomoj ĉe la arĝenta celozio estas naŭ. Povas esti ankaŭ kvarobla, okobla aŭ dekduobla nombro de kromosomoj. La sekvantaj taksonoj estas senprobleme interkrucigeblaj:

  • la tutmonda oktoploida (8n) Celosia argentea var. argentea,
  • la nur en Hindujo kreskanta 4n Celosia argentea var. argentea,
  • la 4n kulturformoj Celosia argentea var. cristata und var. plumosa,
  • la kulturformoj Celosia argentea 'Caracas',
  • la C. whitei nomataj 12n kruciĝo inter 8n Celosia argentea var. argentea kaj 4n Celosia argentea var. argentea, kaj
  • la Celosia whitei nomata 12n kruciĝo inter 8n Celosia argentea var. argentea kaj 4n Celosia argentea var. cristata.

La vario cristata, plumosa, la oktoploida formo de Celosia argentea var. argentea, respektive Celosia whitei havas la saman kvanton de DNA en la semoj, diferencigas la tetraploidan formon de argentea var. argentea de la varioj rilate la aspekto kaj la genoj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Celosia argentea var. argentea floraro
Celosia argentea var. argentea en la suokcidenta Burkinafaso

La planto kreskas rapide kaj vertikale. Ĝi havas nur malmultajn branĉojn ĝis kaj florado. La koloro kaj la formo de la floraro ŝanĝas multe depende de la varioj:

  • blankaj ĝis helrozkoloraj ovoformaj ĝis cilindroformaj spikoj, kiuj produktas multajn semojn. La pintoj fariĝas rozkolore (Celosia argentea var. argentea); la hinda 4n formo diferenciĝas de la 8n formo per branĉoj de la bazo kaj per pintaj folioj.
  • per genetika fasciigado de la supra parto de la planto. La koloro estas blanka, flava, ruĝa aŭ purpura (Celosia argentea var. cristata, Celosia argentea 'Caracas', Celosia argentea var. plumosa). Tiu fasciigado estas geneta ceda heredo, kiu jam malaperas en la unua aŭ dua filgeneracio;
  • interformoj inter la unuaj estas nomataj Celosia whitei.[1][2][3]

Apero[redakti | redakti fonton]

Celosia argentea var. cristata

Tiu oktoploida formo de la vario argentea estas tiu kiu troviĝas en la tropikoj kaj subtropikoj. La tetraploida formo nur troviĝas en meza kaj suda Hindujo.

Enhavosubstancoj kaj farmakologio[redakti | redakti fonton]

La planto enhavas kvanton de vitamino C, karotinoido, proteino, nitrato kaj oksalato. Krome la radikoj kaj semoj havas triterpen-saponinojn. Ankaŭ estas sukero kaj flavonoidoj en la radikoj, folioj kaj tigoj. La semo havas diurezan efikon.[4] Flavaj floraroj de cristata kaj plumosa povas havi altan dozon de dopamino.[5]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Celosia argentea var. plumosa

Simile al amaranto, la arĝenta celozio estas uzata kiel legomo. Ĝi estas la plej ofta folilegomo en la suda Niĝerio, kaj en Benino; en Kongo kaj en Indonezio ĝi apartenas al la kutimaj legomoj. Ankaŭ oni manĝas la tigojn kaj la florojn. Ankaŭ la semoj estas manĝeblaj, ĝi apartenas al la pseŭdogrenoj.

Pro la diversformaj diverskoloraj floroj kaj folioj la planto estas ŝatata ornamplanto. Ĝis 1996 en Eŭropo estis vendataj precipe kulturvarioj de Celosia argentea var. plumosa. Intertempe aldoniĝas Celosia argentea var. cristata kaj precipe Celosia argentea 'Caracas'.[6]

Celosia argentea 'Caracas'

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 P. Nath et al.: Seed protein electrophoresis of wild and cultivated species of Celosia (Amaranthaceae). Genetic Resources and Crop Evolution 44(3), 1997, S. 241–5. doi:10.1023/A:1008670407477
  2. Flora of North America project: Flora of North America. Vol. 4. Amaranthaceae. S. 406/7. Online-Version
  3. Flora of China Project: Flora of China. Vol. 5. Amaranthaceae. P. 416. Online-Version
  4. Mamta B. Shah, K. N. Patel, Malati G. Chauhan: Contribution to Indigenous Drugs Part I: Celosia Argentea. In: Pharmaceutical Biology. Band 31, Nr. 3, 1993, S. 223–234, doi:10.3109/13880209309082946.
  5. W. Schliemann et al.: Betalains of Celosia argentea. In: Phytochemistry. 58(1), 2001, S. 159-65, PMID 11524126.
  6. Blumenbüro Holland: Celosia argentea Caracas Arkivigite je 2006-10-11 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]