Araba pronelo
Araba pronelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Araba pronelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Prunella fagani (Ogilvie-Grant, 1913) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Araba pronelo aŭ Jemena pronelo (Prunella fagani) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas kiel endemia specio en montara regiono de okcidenta Jemeno. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj arbustaroj de altaj altitudoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Ĝi estis iam konsiderata raso de P. ocularis, aŭ eĉ de P. fulvescens, sed nuntempe estas konsiderata kiel distinga specio; ĉiu tri apartenas al specigrupo kiu inkludas ankaŭ la speciojn P. montanella, P. koslowi kaj P. atrogularis. Ĝi estas monotipa.
Ĝi estas specio tre bruna precipe supre kaj tre strieca ne nur supre. La kapobildo montras kutimajn inter parencaj specioj nigrecajn aŭ malhelbrunajn kronon kaj larĝan vangozonon el beko al orelareo kiu evidentigas helajn okulringojn; inter ili estas rimarkinda blanka superokula strio. La beko estas mallonga kaj pintakra, kutima inter insektovoraj birdoj; la kruroj estas ruĝecaj kaj la kruroj ruĝecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Prunella fagani[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
|