Arbara muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara muŝkaptulo
Arbara muŝkaptulo
Arbara muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Fraseria
Specio: F. ocreata'
Fraseria ocreata
(Strickland, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Arbara muŝkaptuloArbara afrika muŝkaptulo (Fraseria ocreata) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.

Ĝi estas specio simila al la parenca Blankabrova muŝkaptulo kun kiu kunhavas plej parton de la teritorion, kvankam tiu estas specio de pli altaj teroj; krome tiu ĉi estas pli helbruna aŭ flaveca ol malhelgriza kiel la alia samgenrano, kiel la latina scienca nomo sugestas, tio estas ocreata aŭ “okreca”.

Ĝi estas indiĝena de subsahara Afriko el la Golfo de Gvineo al la baseno de la rivero Kongo, nome en Angolo, Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Liberio, Niĝerio, Sieraleono kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montarbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]