Arcen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arcen: Municipejo

Arcen estas fortresurbeto, kaj formas unu el ĉefloĝejoj de la municipo Arcen en Velden en Limburgo Nederlando, ĉ. 12 kilometroj norde de Venlo.

Laŭlonge la Mozo oni dragas por la elfosado de sablo. Pro tio ekestis kelkaj lagoj. Krom la termobanejo, kaj bangaloparko kaj la t.n. "kastelĝardenoj" de kastelo Arcen Arcen ankaŭ altiras turistojn pro la loka bierfarejo, kie oni faras la bieron Hertog Jan. Pliaj monumentaj konstruaĵoj estas la kirko, formplanita de H.W. Valk, kaj la municipejo laŭ plano de A.J. Kropholler.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arcen apartenis al la "Overkwartier van Gelre" aŭ hispana Opper-Gelre. Dum la sukceda milito de Hispanio ĝi estis okupita de prusiaj trupoj, kaj tiel ĝi restis germana kiel parto de prusia Opper-Gelre dum ĉ. unu jarcento (ĝis 1814).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Geografia pozicio: (51° 28′ 38″ N; 06° 10′ 53″ E Mapo)