Ardezparulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezparulio
Ardezparulio
Ardezparulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Myioborus
Specio: 'M. miniatus'
Myioborus miniatus
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Myioborus miniatus map.svg
Arealo de Myioborus miniatus

Ardezparulio (Myioborus miniatus) estas birdospecio el la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj. Ili havas blankajn eksterajn vostoplumojn. La supra plumoj estas malhelaj, la subaj kaj flavaj ĝis ruĝaj.

Ardezparulioj vivas dise en humidaj altaj arbaroj en Meksiko kaj Centrameriko, en la Andoj de okcidenta Venezuelo ĝis nordokcidenta Argentino, ĉe la Venezuela Marbordo, en Sierra Nevada de Santa Marta kaj Tepui.

La plumaro estas ardezgriza kape kaj supre (kio nomigas la specion) kun bruneca makulo en supra malantaŭa krono (kion havas ankaŭ aliaj samgenranoj). La plej rimarkinda karaktero estas ke la subaj partoj estas tre flavaj en plej parto de ties granda teritorio dum estas tre ruĝaj en la plej norda parto de tiu teritorio. Kiel ĉe aliaj membroj de la genro, ankaŭ tiu montras blankajn eksterajn vostoplumojn. Beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]