Arno Hintjens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Arno, naskiĝis Arno HINTJENS (nask. en Ostendo je la 21-a de majo 1949) estas kantisto de rokmuziko en la franca, angla kaj tre escepte la nederlanda lingvoj (tiukaze tre dialekte).

Vivo kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Post lia 18-jariĝo Arno decidas rondvojaĝi sola tra la mondo kun sia gitaro. Tri jarojn poste (1970) li revenas al Ostendo kaj tie kreas unuan muzikgrupon. Ne longe daŭris tio; nur en 1980 kun la grupo TC Matic li iĝas konata. La grupo sukcesas ricevi kontrakton ĉe diskeldonejo EMI, faras kvar albumojn, turneas kaj havas kelkajn furorajn kantojn kiel la konata "Oh la la ..." Ses jarojn poste TC Matic ĉesas ekzisti. Arno decidas daurigi sola. Sub la titolo 'Charlatan' li faras sian debuton.

En 1992 li postkantas la Adamo-furorkanton "Les filles du bord de mer". Lia trarompo ĉe la granda publiko pludaŭras kun sia kvara albumo Idiot Savants.

La gazetaro ĉiam tre ŝatis Arno-n. Inter alie la belga tv-revuo Humo lin kronis plurfoje Kantisto de la jaro.

En 1997 Arno eldonas sian unuan albumon en Usono. Estas kompilo kombinita kun koncerta muziko. En 1999 Arno iĝas 50-jara kaj eldonas sian sesan diskon. Tempo por 'disko kun plej bonaj kantoj'. Tiu eldoniĝas en la jaro 2000,

En 2002 surmerkatiĝas "Arno Charles Ernest", reference al lia avo, kaj en 2004 "French Bazaar". Fine de septembro 2004 Arno ekas novan solo-turneon kun interalie du koncertoj en Vjetnamio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]