Giganta bekobaleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnuksa bekobaleno)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gigantaj bekobalenoj
Bairda bekobaleno, Berardius bairdii
Bairda bekobaleno, Berardius bairdii
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Berardioj Berardius
Duvernoy, 1851
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Gigantaj bekobalenoj estas du specioj de bekobalenoj en la genro Berardius: la Arnuksa bekobaleno (Berardius arnuxii) en malvarmaj akvoj de Suda Hemisfero, kaj la Bairda bekobaleno (Berardius bairdii) en malvarm-moderaj akvoj de la Norda Pacifiko. Ebla nenomita tria specio estis priskribita en 2016. Ili estas la plej grandaj balenoj kiuj apartenas al la familio de Zifiedoj. Ĉirkaŭkalkuloj de vivodaŭro, baze sur orelvaksaj montroj, indikas, ke tiuj balenoj povas vivi ĝis 85 jaroj.[1] Ili estas foje referencata kiel "kvar-dentaj balenoj" aŭ "gigantaj bekobalenoj", sed estas plej ofte konata pere de sia genronomo, Berardius. La Arnuksa kaj la Bairda bekobalenoj estas tiom similaj ke esploristoj debatis ĉu aŭ ne temas pri simple du populacioj de la sama specio. Tamen, genetika pruvaro kaj ilia ampleksa geografia separado kondukis ilin esti klasita kiel apartaj specioj.

Fizika priskribo[redakti | redakti fonton]

Grando de Bairda bekobaleno kompare kun averaĝa homo.
Grando de Arnuksa bekobaleno kompare kun averaĝa homo.

Ambaŭ establitaj specioj havas tre similajn trajtojn kaj estus nedistingeblaj mare se ili ne ekzistus en disaj lokoj.[2] Ambaŭ balenoj atingas similajn grandojn, havas bulbajn melonojn, kaj longajn elstarajn bekojn. Ties malsupra makzelo estas pli longa ol tiu supra, kaj la antaŭaj dentoj estas videblaj eĉ kiam la buŝo estas tute malferma.[2][3] Tio povas rezulti en havo de antaŭaj dentoj kovritaj per ciripeduloj post multaj jaroj.[3] La Bairda bekobaleno kaj la Arnuksa bekobaleno ankaŭ havas similformajn malgrandajn naĝilojn kun rondoformaj pintoj, kaj malgrandajn dorsajn naĝilojn kiuj kuŝas tre for dorse en la korpo. Plenkreskaj maskloj kaj inoj de ambaŭ specioj montras nombrajn blankajn liniajn cikatrojn tra la tuta korpo dum ili pliaĝas, kaj tio povas esti ioma indikilo de aĝo. Tiuj trajtoj estas similaj en ambaŭ seksoj ĉar estas malmulta seksa dimorfismo en ambaŭ specioj.[2][3]

Kvankam tre similaj, estas kelkaj diferencoj inter ambaŭ specioj. Bairdaj bekobalenoj estas ĉirkaŭ 4.6 metrojn dumnaske, kaj povas atingi longojn de 11.1 metrojn jam plenkreskaj, kio faras ilin la plej grandaj membroj de la familio de bekobalenoj. Bairdaj havas iom mallarĝajn korpoformojn spite ties grandon, kaj havas dorsajn naĝilojn kiuj estas rondoformaj pinte. Ties koloraro estas sufiĉe uniforma kaj povas gami el bruna al griza.[3] La Arnuksaj bekobalenoj estas ĉirkaŭ 4 metrojn dumide, povas atingi longojn de ĝis 9.75 metroj jam plenkreskaj. Ties korpoj estas ne tiom mallarĝaj kiom la Bairdaj, kaj similas ŝpinilo. Malkiel la Bairdaj, la Arnuksaj bekobalenoj haas iom hokoformajn dorsajn naĝilojn. Arnuksaj bekobalenoj havas malhelan koloraron kiu gamas el bruna al oranĝa pro la akumulo de algoj en sia korpo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Berardius bairdii". The Moirai - Aging Research. 2016-10-19. Alrita la 7an de Novembro 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 http://us.whales.org/species-guide/arnouxs-beaked-whale
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 "Baird's beaked whale", WDC, Whale and Dolphin Conservation. (angle)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giant Beaked Whales in the Encyclopedia of Marine Mammals pages 519-522 Teikyo Kasuya, 1998. ISBN 0-12-551340-2
  • National Audubon Society Guide to Marine Mammals of the World Reeves et al., 2002. ISBN 0-375-41141-0.
  • Whales, Dolphins and Porpoises Carwardine, 1995. ISBN 0-7513-2781-6