Arondismento Mirande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arondismento Mirande
france: Arrondissement de Mirande

okcitane: Arrondiment de Miranda

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Gers
Ĉefurbo Mirande
Areo 1 686 km² (168 600 ha)
Loĝantaro 41 316 (2021)
Denseco 25 loĝ./km²
INSEE-kodo 323
Komunumoj 165

La arondismento Mirande (france arrondissement de Mirande, okcitane Arrondiment de Miranda) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, en Esperanto Ĝersio[1], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Mirande, okcitane Miranda. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 41 316 personoj sur areo de 1 686 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 25 loĝantoj/km².

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 6 kantonoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]