Tokuja aremonopso
Etoso
(Alidirektita el Arremonops tocuyensis)
Tokuja aremonopso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tokuja aremonopso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arremonops tocuyensis (Todd, 1912) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tokuja aremonopso (Arremonops tocuyensis) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonopsoj, kiu enhavas nur kvar speciojn.
Ĝi troviĝas en Kolombio kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj arbustaroj.
Ĝi estas aremonopso kiu havas iom olivecajn dorson kaj voston. Ĝi havas malhelan okulstrion kaj pli markatan malhelan subkronan strion al nukoflanko, sablokoloran bruston, kaj iome blankecan ventron. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli sablokoloraj kun iome da strieco en ventro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Arremonops tocuyensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|