Arrigo Polillo
Arrigo Polillo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de julio 1919 en Pavullo nel Frignano | |
Morto | 17-an de julio 1984 (65-jaraĝa) en Milano | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Italio (1946–1984) Reĝlando Italio (1919–1946) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto aŭtoro vd | |
Laborkampo | Ĵazo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arrigo Polillo (* 12-an de julio 1919 en Pavullo nel Frignano; † 17-an de julio 1984) estis itala ĵaz-verkisto kaj ĵaz-ĵurnalisto, kiu estis centra persono en la itala ĵazsocieto.
Polillo studis juron kaj estis komence advokato, antaŭ ol li eklaboris ĉe eldonejo Mondadori, kie li leviĝis al posteno de eldonejestro. En 1968 li forlasis Mondadori-on, por plene sindediĉi al ĵazo. Jam en 1945 li fondis kune kun kantoverkisto Giancarlo Testoni (1912-1965), kiu kun pianisto Ezio Levi estis la fondinto de unu el la unuaj italaj ĵazklubejoj (1935 en Milano)[1], la plej gravan italan ĵazrevuon „Musica Jazz“ en Milano. Li estis ties vic-eldonisto sub Testoni kaj post la morto de Testoni ĝis sia propra morto eldonisto. En 1954 li verkis kune kun Testoni la unuan italan (kaj entute tutmonde la unuan) ĵazan konsultlibron „Enciclopedia del Jazz“. Lia ĉefverko estas „Jazz“, kiu unue aperis en la itala en la jaro 1975[2]. Granda parto de lia libro konsistas el biografioj de elstaraj ĵazmuzikistoj, kiujn li parte ankaŭ persone konis: Jelly Roll Morton, King Oliver, Sidney Bechet, Bessie Smith, Fletcher Henderson, Louis Armstrong, Earl Hines, Fats Waller, Duke Ellington, Bix Beiderbecke, Coleman Hawkins, Benny Goodman, Count Basie, Lester Young, Art Tatum, Roy Eldridge, Django Reinhardt, Charlie Christian, Billie Holiday, Ella Fitzgerald, Charlie Parker, Dizzy Gillespie, Bud Powell, Thelonious Monk, Lennie Tristano, Gerry Mulligan, Sonny Rollins, Charles Mingus, Miles Davis, John Coltrane kaj Ornette Coleman. En la noveldono post lia morto aldoniĝis kromaj biografioj de Louis Sclavis, Joe Henderson, Bill Evans, Wynton Marsalis, Dave Douglas kaj Keith Jarrett.
En Italujo Polillo ankaŭ estis konata por radio- kaj televid-elsendoj pri ĵazo. Krome li verkis kolumnoj en „Il Giorno“ kaj „Panorama“. Li organizis ankaŭ multajn ĵazkoncertojn kaj -festivalojn en Italujo.
La Centro Nazionale Studi sul Jazz fondita je Siena en 1989 tenas lian nomon. Polillo ankaŭ estis ŝatokupa karikaturisto kaj pentristo kaj ankaŭ kino-interesito. Lia filo Roberto Arrigo (*1946 en Milano) estas ĵazfotisto. Laŭ Polillo nomiĝas itala ĵazpremio (Premio Arrigo Polillo).
Rimarkoj
[redakti | redakti fonton]Verkoj
[redakti | redakti fonton]- kun Giancarlo Testoni, Giuseppe Barrazetta, Roberto Leydi, Pino Maffei „Enciclopedia del Jazz“, Edizioni Messaggeri Musicali, Milano 1954
- „Il Jazz moderno, musica del dopoguerra“, Edizioni G.Ricordi, Milano 1958
- „Il jazz di oggi“, Edizioni G.Ricordi, 1961.
- „Conoscere il Jazz“ 1967
- „Jazz – die neue Enzyklopädie“, Mondadori 1975, 1983
- „L’omino che fermava i sogni“ , Edizioni Carlo Signorelli, Milano 1950, Neuauflage Mondadori 1966 (infanlibro)
- kun Roberto Polillo „Swing, Bop & Free. Il Jazz degli anni 60“, Edizioni Polillo.
- „Stasera Jazz“, 1978, Edizioni Polillo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Itallingva biografio ĉe Siena Jazz Arkivigite je 2007-12-23 per la retarkivo Wayback Machine