Artúr Kálid
Artúr Kálid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Majoros Artúr |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1970 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1989–1993) |
Familio | |
Edz(in)o | Tünde Murányi |
Okupo | |
Okupo | aktoro voĉaktoro |
Kálid Artúr (naskiĝis la 14-an de aŭgusto en 1970 en Budapeŝto) estas hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto, anoncisto. Lia oficiala nomo estas laŭ hungarlingve kutima nomordo Winkler Artúr, pli frue Békési-Kálid Artúr. Lia edzino estas Tünde Murányi.
Li naskiĝis [1] kiel filo de patro el Gvineo Bisaŭa (kun kiu li renkontiĝis nur en 2005) kaj hungara patrino. Li estis edukita kiel orfo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li lernis en la gimnazio pri György Bessenyei, poste studis inter 1989-1993 en la Teatra kaj Filmarta Altlernejo, kie li konatiĝis kun sia estonta edzino. Li ludis inter 1993-1996 en la Gaja Teatro en Budapeŝto. Ekde 1997 li laboras sendepende kaj ofte sinkronizas filmojn, reklamojn. Lia voĉo estas vaste konata en populara televizio, kie li estas ĉefa anoncisto. Li ricevis premion en 1996. En 1998 li edziĝis, la edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Somermeznokta Sonĝo - Oberon
- Imre Madách: La Tragedio de l' Homo - Ádám (unu el la ĉefaj viraj roloj)
- Friedrich Schiller:
- Don Carlos - Alba
- Haramiák - Schwarz
- Gábor Presser–Dusán Sztevanovity: A padlás - Barrabás
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Sztracsatella (1996)
- Szanaszét (2003)
- Vakfolt (2014)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Angyalbőrben (1988)
- Szabadság tér '56 (1994)
- Millenniumi mesék (2000)
- Pasik (2000)
- Szérum (2015)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Denzel Washington, Will Smith, Sylvester Stallone, |Wesley Snipes, Samuel L. Jackson kaj aliaj