Artúr Meszlény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Meszlény
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1875 (1875-10-10)
en Budapeŝto
Morto 23-an de marto 1937 (1937-03-23) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokatojuĝisto
vdr

Artúr Meszlény [artUr meslEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meszlény Artúr estis hungara juristo, juĝisto, advokato, profesoro. Lia familia nomo ĝis 1899 estis Messer.

Artúr Meszlény [1] naskiĝis la 10-an de oktobro 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de marto 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artúr Meszlény akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1898, advokatan diplomon en 1902. Ekde 1898 li laboris en juĝejo, en 1900 li estis samloke subnotario. Inter 1911 kaj 1917 li instruis en akademio pri komerco, krome inter 1914 kaj 1917 li havis postenon en ministerio pri justico, fine poste li estis juĝisto ĝis la pensiuliĝo en 1921. Li restis plu aktiva kaj ĝis sia morto li estis advokato, krome li instruis en Scienca Universitato de Szeged, kie li atingis la rangon publika eksterordinara profesoro. En 1929 li estis nomumita konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kartellek és trösztök (Karteloj kaj trustoj), (1906) - premiita kune kun Nándor Baumgarten
  • A polgári perrendtartás rendszeres kézikönyve (1912)
  • Tisztességtelen verseny (Bp., 1923)
  • The Influence of War upon Contracts (Bp., 1932)
  • Magánjog. I–V. (1930–1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.