Atanariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hunoj batalantaj kontraŭ la alanoj

Atanariko (366-381) estis reĝo el pluraj branĉoj de la tervingiaj gotoj[1] dum minimume du jardekoj en la 4-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Atanariko unuafoje aperis en la historiaj registroj en la jaro 369, kiam li partoprenis en la batalo kontraŭ Valento, la romia imperiestro, kaj laste negocis favoran pacon al sia popolo. Dum lia regado, multaj tervingioj konvertiĝis al la kristana arianismo, al kiu Atanariko arde konstraŭstaris, timante ke la Kristana Fido eble detruus la gotikan kulturon. Laŭ raportoj de Sozomeno (400-450), historiisto pri la kristana eklezio, pli ol 300 kristanoj mortiĝis dum persekutado dum la jardeko 370. Fritigern, rivalo de Atanariko, estis ariano kaj estis favorita de Valento, kiu dividis kun li siajn religiajn kredojn. En la komenco de 370, Atanariko sinsekve batalis kontraŭ Fritigern dum civila milito, kaj nur post kelkaj jaroj ĉi tiu estis venkita de la invadantaj hunoj. Provizore fuĝinte al la kaŭkalandaj regionoj[2], en la Karpatoj, Atanariko estis varme akceptita de Teodozo la 1-a, en Konstantinopolo, en 381, kie li subskribis traktaton je amikeco kun la Orienta Romia Imperio.

Sokrato el Konstantinopolo[3], Sozomeno kaj la historiisto Zozimo[4] lasis referencajn verkojn pri la konfliktoj inter Fritigern kaj Atanariko. Amiano Marĉelino kaj Filostorgio (368-433)[5] neniam faris registrojn pri tiuj eventoj.

Laŭ la historiisto Sokrato el Konstantinopolo, Fritigern kaj Atanariko estis rivalaj estroj de la tervingiaj gotoj. Ĉar ĉi-rivaleco fariĝis milito, Atanariko estis favorita, kaj Fritigern petis la helpon de la romioj. La imperiestro Valento kaj la trasiaj armeoj intervenis. Valento kaj Fritigern venkis Atanarikon, kaj Fritigern konvertiĝis al Kristanismo, kaj alprenis ĉiujn instruojn, kiujn Valento sekvis. Sozomeno rakontas la saman historio de Sokrato.

Laŭ la kronikisto Zozimo, Atanariko (aŭ Athomaricus) estis reĝo de la gotoj aŭ skitoj. Kelkatempo kiam ili estis venkinta en Adrianopolo, kaj post la ascendo de Teodozo; Fritigern, Alateo kaj Safrakso supreniris norden de Danubo kaj eldetruis Atanarikon, antaŭ ol reiri suden de la Danubo.

En 376, Valento permesis al la popolo de Fritigern trairi la Riveron Danubo kaj stariĝi sur romia grundo por eviti la hunojn, kiuj juŝe estis konkerinta la greŭtungojn[6] kaj nun ili estis presintaj la tervingioj, kiuj tiam vivis en Dakio. La popolo de Atanariko estis lasitaj proprasorte, sed, multaj el ili ankaŭ trovis vojon tra la rivero. En 381, Atanariko neatendite alvenis al la ĉefurbo de la Oriental Romioj en Konstantinopolo. Laŭ la kronikisto Jordaneso, kiu vivis en Romo en la 6-a jarcento, Atanariko negocis la pacon kun la nova imperiestro, Teodozo, kiu lasis kelkajn tervingiajn federulojn[7] aŭ aliancajn oficistojn el Romo establiĝi sur romian teron kiel ŝtato ene de alia ŝtato. Paŭlo Orosio, en lia verko "Historiae adversum paganos" kaj Zozimo (Nova Historia) ankaŭ tion asertas, sed alia fonto, Amiano Marĉelino (Res Gestae) rakontas al ni historion tute malsimilan. Laŭ la historiisto, Atanariko estis forpelita de siaj aliancaj triboj kaj devigita serĉi ekzilon en la romia teritorio. Temistio(317-388)[8], ankaŭ priskribas Atanarikon kiel peteganton kaj ekziliton. Verdire, Atanariko tiam ne havis aŭtoritatecon por negoci. Li estis bonvenigita de Teodozo en Konstantinopolo, en la 11-a de januaro 381, nur pro tio ke la imperiestro volis havi lastan impreson pri la tervingioj, kiu ankoraŭ batalis kontraŭ la romioj. Post kelkaj semajnoj, Atanariko neatendite mortis, en la 21-a de januaro 381. Pakto de paco kun la tervingioj (aŭ visigotoj), kiuj ankoraŭ batalis kontraŭ la romioj en Trasio, estis kompletigita en 382, kaj lastis ĝis la morto de Teodozo, en 395.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Reĝo de visigotojPoste:
Fritigern365 – 376Alariko la 1-a

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tervingiaj gotoj enloĝis la danubajn ebenaĵoj oriente de la rivero Dnestro en la 3-a kaj 4-a jarcento de la Kristana Erao.
  2. La kaŭkalandaj regionoj lokiĝas en la maldekstra marĝeno de la rivero Danubo. La gotoj de tie retiriĝis, post la invado de la hunoj.
  3. Personensuche
  4. Zozimo skribis la verkon "Historia Nova".
  5. Personensuche]
  6. La Greŭtungoj estis gota popolo kiu enloĝis la stepojn de la Nigra Maro en la 3-a kaj 4-a jarcentoj.
  7. latine: Thervingi foederati
  8. Personensuche
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj