Saltu al enhavo

Fritigerno

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fritigern)
Fritigerno
Venko de la gotoj, estritaj de Fritigerno, dum la batalo de Adrianopolo.
Venko de la gotoj, estritaj de Fritigerno, dum la batalo de Adrianopolo.
Persona informo
Fritigern
Naskiĝo 345
Morto 378
Religio Arianismo vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fritigerno (mortis 380) estis visigota reĝo (369-380) kaj heroo. Li venkis la 9-an de aŭgusto 378 la romian imperiestron Valento en la Batalo de Adrianopolo (la urbo de la batalejo hodiaŭ nomiĝas Edirne).

Hunaj militistoj batalantaj kontraŭ alanoj.
Dum la Batalo de la Salikoj (377), Fritigerno rifuzis forlasi sian fortikaĵon kaj anstataŭe certigis la subtenon de la huna kaj alana kavalerioj.
Gotaj militistoj prepariĝas por kunbatalado.

Fritigerno (floris en la jaroj 367-382) estis tervinga gota ĉefo, kies decida venko ĉe Adrianopolo dum la Gota Milito (376–382) kondukis al favoraj kondiĉoj por la gotoj kiam paco estis farita kun Graciano kaj Teodozio la 1-a en 382.

Fritigerno aperas en la latinigita formo Fritigernus. La gota nomo estas rekonstruita kiel "Frithuairns" ("tiu kiu deziras la pacon"). La germanigita nomo sub kiu Fritigerno estas honorata en la Walhalla templo (1842) estas Friediger.

Konfliktoj kontraŭ Atanariko

[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj referencoj al Fritigerno koncernas la periodon inter la atako kontraŭ la tervingoj fare de Valento (367/9) kaj la hunaj atakoj kontraŭ la tervingoj (ĉ. 376). En ĉi tiu tempo, eble eksplodis interna milito inter Fritigerno kaj Atanariko, eminenta tervinga reganto.

La konflikton inter Fritigerno kaj Atanariko mencias Sokrato Skolastiko, Sozomeno kaj Zosimo, sed ne Amiano Marĉelino kaj Filostorgio. Antaŭ aŭ dum ĉi tiu civita milito, Fritigerno konvertiĝis al ariana kristanismo. La persekutado de la kristanoj fare de Atanariko, menciita de Sozomeno, apartenas al ĉi tiu periodo. Atanariko ŝajne venkis en ĉi tiu milito, ĉar li poste gvidis la Tervingojn en batalo kontraŭ la Hunoj en 376.

Laŭ Sokrato, Fritigerno kaj Atanariko estis rivalaj estroj de la (tervingaj) gotoj. Kiam ĉi tiu rivaleco kreskis en militon, Atanariko akiris avantaĝon, kaj Fritigerno petis romian helpon. La imperiestro Valento kaj la trakia kampa armeo intervenis, Valento kaj Fritigerno venkis Atanarikon, kaj Fritigerno konvertiĝis al kristanismo, sekvante la samajn instruojn kiel Valento. Sozomeno sekvas la rakonton de Sokrato.

Laŭ Zosimo, Atanariko (aŭ Atomariko) estis la reĝo de la gotoj (skitaj). Iam post ilia venko ĉe Adrianopolo, kaj post la surtroniĝo de Teodozio, Fritigerno, Alateo, kaj Safrakso moviĝis norden de la Danubo kaj venkis Atanarikon, antaŭ ol reveni suden de la Danubo.

Danuba transiro

[redakti | redakti fonton]

En 376, la Tervingoj spertis kreskantan premon de la Hunoj, kiuj jam estis konkerintaj siajn parencojn, la Grutungojn. Fritigerno petis Valenton permesi al la Tervingoj transiri la nordan romian limon kaj ekloĝi en Moezio aŭ Trakio, kun la rivero Danubo kaj romiaj limfortikaĵoj protektantaj ilin kontraŭ la Hunoj. Valento konsentis permesi al la sekvantoj de Fritigerno eniri la imperion. Rekompence, ili estus submetitaj al militservo, sed estus traktataj same kiel aliaj romiaj subuloj. Kiel vidite, nenio okazis. Tamen, Atanariko kaj multaj el liaj sekvantoj retiriĝis al Kaŭkalando ("la Altaj teritorioj", supozeble la Orientaj Karpatoj kaj Transilvanio).

Dum la aŭtuno de 376, la romianoj helpis la popolon de Alavivo kaj Fritigerno transiri la Danubon kaj ekloĝi en la provinco Moesia. En la vintro de 376/7, malsatego trafis la regionojn loĝatajn de la Tervingoj kaj iliaj petoj pri helpo restis neresponditaj. La romiaj guberniestroj de la regiono, Lupicino, Duko de Trakio (368-377) kaj Maksimo, traktis ilin malbone. La Romianoj vendis al ili manĝaĵojn je ekstreme altaj prezoj, kio devigis multajn gotojn vendi siajn infanojn kiel sklavojn. Ili invitis plurajn Tervingajn estrojn al festeno, en kiu ili mortigis kelkajn kaj prenis aliajn kiel ostaĝojn. Alavivo plej verŝajne restis ostaĝo, sed Fritigerno sukcesis eskapi kaj fariĝis estro de la Tervingoj. Baldaŭ Fritigerno deklaris militon kontraŭ la Romia Imperio.

Milito kontraŭ Valento

[redakti | redakti fonton]

Fritigerno decide venkis Lupicino ĉe la Batalo de Marcianopolo en 376. La gotoj daŭrigis prirabi Moesian, kaj antaŭ 377 akiris kontrolon super la plej granda parto de la najbara, pli riĉa provinco Trakio. Valento, rekonante la severecon de la situacio, sendis sian generalon Trajano kaj petis la helpon de la okcidenta imperiestro Graciano, kiu sendis Rikomeron kaj Frigeridon (370-377) por deteni la gotojn oriente de la Monto Emo. Ĉe la Batalo de la Salikoj (377), kombinitaj trupoj de la Okcidenta kaj Orienta Imperioj apenaŭ rezistis pli grandan nombron da gotoj, devigante Fritigernon retiriĝi en ĉarfortikaĵon ("Protektado farita per rondo de ĉaroj") por rekuperi.

Valento nun sendis Saturninon (377-400) por subteni Trajano. Saturnino kaj Trajano konstruis kelkajn fortikaĵojn por deteni la gotan tendaron, esperante malsatigi ilin dum la vintro de 377/8 kaj devigi ilin en malferman kampan batalon. Fritigerno rifuzis forlasi sian fortikaĵon, kaj anstataŭe sukcesis la subtenon de la huna kaj alana kavalerio. Saturnino jam ne povis konservi sian blokadon kaj estis devigita retiriĝi, revenante libere.

La gotoj reprenis kontrolon de granda parto de la balkana duoninsulo post la batalo. La Orienta Romia imperio, nun sen imperiestro, timis, ke la gotaj popoloj alianciĝus kun Fritigerno, kaŭzante vastan ribelon. Julio[1], posteulo de Lupicino, ordonis la masakron de ĉiuj gotoj loĝantaj proksime de la limo. Antaŭ 379, la novaĵo pri la masakroj atingis la gotojn loĝantajn en la internaj provincoj, kaŭzante tumultojn en Malgranda Azio. La romianoj reagis masakrante la gotojn ankaŭ en la internaj provincoj.

Fritigerno daŭrigis la militon dum du jaroj, kun miksitaj sukcesoj. Teodozio la 1-a sukcedis Valenton kiel imperiestron la 19-an de januaro 379. Graciano agnoskis Teodozion kiel sian kun-imperiestron kaj donis al li kontrolon super la imperiaj diocezoj de Dakio kaj Makedonio, sed li tuj revenis al sia norda fronto por trakti la Alemanojn, lasante Teodozion solvi la gotan problemon.

Teodozio varbis novan armeon komponitan el farmistoj kaj dungosoldatoj. Multaj provis eviti la militservon, kelkaj mutilante siajn proprajn dikfingrojn por eviti militservon, kaj Teodozio respondis per severaj punoj al la dizertintoj, devigante eĉ tiujn, kiuj mutilis sin, al militservo. La generalo de Teodozio, Modares, li mem iu goto, gajnis malgrandan venkon kontraŭ Fritigerno.

Ŝajnas, ke je ĉi tiu punkto, la Gretungoj apartiĝis de la gota armeo kaj iris al Ilirio. La Tervingoj sub Fritigerno moviĝis al Grekio, en Makedonion kaj Tesalion. Teodozio ekmoviĝis por interkapti ilin, sed lia armeo diseriĝis pro dizertoj ĉe Tesaloniko, kaj multaj el la barbaraj dungosoldatoj aliĝis al Fritigerno.

Intertempe, Graciano denove volis helpi, kaj liaj generaloj Arbogasto (394) kaj Baŭto sukcese forpelis la gotojn en Trakion antaŭ la somero de 381. Pacnegocadoj estis komencitaj, kun Rikomero kaj Saturnino kondukantaj la intertraktadojn por la romianoj. Paco estis deklarita la 3-an de oktobro 382. Fritigerno ne estas plu menciita en iu ajn fonto post 381, kaj lia sorto estas necerta, li eble estis mortigita en la greka kampanjo, aŭ li eble estis detronigita kiel kondiĉo por paco.

Antaŭe:Reĝo de visigotojPoste:
Alavivo369 – 380Atanariko

Referencoj

[redakti | redakti fonton]