Atlantika Birdovojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viole: la Atlantika Birdovojo

La Atlantika Birdovojo estas vojo por birdomigrado kiu ĝenerale sekvas la liniojn de la Atlantika marbordo de Nordameriko kaj de la Apalaĉoj. La ĉefaj pintoj de la flugovojo inkludas la kanadajn Marprovincojn kaj la regionon ĉirkaŭ la Golfo de Meksiko; la migrovojo tendencas mallarĝiĝi konsiderinde en suda Usono en la ŝtatoj Virginio, Norda Karolino, Suda Karolino, Georgio, kaj Florido, kio rezultas en tre alta nombro de birdospecioj troviĝantaj en tiuj areoj. Post alveno en Floridon, la flugovojo diverĝas al vojo super orienta Meksiko kaj al pli longa vojo tra la Kariba Maro nome tra Kubo kaj Jamajko.

Tiu vojo estas uzata de birdoj tipe ĉar ne estas montoj aŭ eĉ bordoj de montetoj barante tiun vojon ĉe la tuta etendo. Krome ekzistas bona havigo el akvo, manĝo kaj kovro en la tuta longo.

La aliaj ĉefaj flugovojoj por nordamerikaj birdoj estas la Misisipia, la Centra kaj la Pacifika Birdovojoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]