Atraĥasis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kojnoskriba tabuleto enhavanta la Poemo de Atraĥasis, eble en la akada versio de la mito pri Tutmonda diluvo de la 17-a jarcento a.K.. Brita Muzeo.

Atraĥasis (|akade:, laŭlitere “saĝa mondo”) ĉeestas en la akada literaturo ankaŭ kiel Utanapištim (laŭlitere "Kiu trovis la vivon"), kaj en la sumera literaturo indikita per Ziusudra (laŭlitere "Vivo kun la tagoj plilongigitaj"; konata en la sinsekva greka literaturo kiel Xisouthros, estas persono de la mezopotamia mitologio kiu estus transvivinta la tutmondan diluvon kaj akirinta ĉe la dioj la senmortecon. Lia legendo estas rakontata en Atraĥasis, dirita ankaŭ Poemo de la supersaĝulo.
En la antaŭaj versioj, en sumera lingvo, li estas nomata, kiel jam vidite, Ziusudra.

La rakonto pri patriarko Noa, persono de la biblia Genezo, elvokas tiun de Atraĥasis rakontitan du fojojn, en la precipaj versioj: tiu de la Eposo pri Gilgameŝ kaj en tiu de Ataĥasis.

La epopeo de Atraĥasis aŭ Poemo de la supersaĝulo[redakti | redakti fonton]

Redaktite en semida lingvo, nome akada, tiu poemo datiĝas je la 17-a jarcento a.K. Temas pri speco de kompilado de tradicia mito pri la kreo kaj tutmonda diluvo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La rakonto, kiu etendiĝas laŭlonge de 1200 versoj ĉirkaŭ, proksimiĝas al la sumera mito pri Enki kaj Ninhursag (Enki kaj lia paredro). Aparte la versio pri la “Diluvo” similas al tiu de la Eposo pri Gilgameŝ, verkita ĉe la Sumeroj eble samepoke kaj kiu estos poste reprenita de la Biblio (redaktita en la 7-a aŭ 6-a jarcento a.K. aŭ plimalfrŭe ĉe la apoko de la traduko de la Septuaginto), kaj de Korano. Ĝi aperas ankaŭ en la Zaratuŝtra tradicio, en tiu Babilona kaj aliligve kiel en la Metamorfozoj de Ovidio.

En la unua parto de epopeo de Atraĥasis estas rakontate kiel ĉe la komenco de ĉio agadis du grupoj de dioj: la duagradaj diaĵoj (Igigi (dioj de la ĉielo) laborantaj por tiuj unuagradaj (Anunakoj) trankvile vivantaj en la nenifarado. Sed la unuaj reale rompis la kutiman leĝon ĉesante ĉiun specon de laboro, eĉ ili frakasis la porlaborajn ilojn atendante la ŝanĝon de la sistemo. La grandaj dioj kuniĝis sub la gvido de Enlil, la unugrda dia reĝo, koleriĝinta, minacante la detruon de Igigi. Lia frato Ea (semida nomo de la sumera Enki), kompreninte ke la lukto solvus nenion kaj engaĝiĝante por la paco, proponis la kreon de la homo:tiu ĉi estos similitaj al la dioj Igigi, escepte en la senmorteco: la homoj taboru por la nutrado, pere de la oferoj, de la Amunakoj, al kiuj plaĉis la ideo: kaj la homo estis formita per argilo kun aldono de dia sango por igi la argilon modlebla; poste la diino patrino Ninmao enblovis sian vivon en la kreita estulo kreita per tia moksaĵo. Kaj la panteono retrovis sian momentan kalmon.

La dua parto diras ke la homoj perfekte realigis sian taskon, sed ke la dioj ne plu povas repozi en la bruego ekĉitita de la homoj dum tiuj ĉi ne ĉesas plimutiĝi. Por liberiĝi el la nova problemo, Enlil, la supera dio, lanĉis terurajn epidemiojn, poste malsategojn por dekuni siajn servistojn. Sed Ea, dio de la dolĉaj akvoj, protektanto de la homaj estuloj - lia realigaĵo – lanĉis siajn planojn pere di sia protektita Atraĥasis, la «supersaĝulo», homo kiu defendis siajn similulojn el ĉiu damaĝo. Enlil, ĉiam pli koleriĝinta, decidis unufojojn por ĉiam ĉesigi la kontraston post nova minaca averto. Sed Ea ankoraus sulcesis en somĝo sugestis al Atraĥasis konstrui bitumitan arkeon en kiu kun si oni enirigu elementojn naskitajn de ĉiu vivanta specio. Kiam la dioj inundigis la teran surfacon ĝis la sumo de la montoj, la dioj mem devis supreniri al la ĉielo por ne esti subakvigitaj.
La sepan tagon de tiu diluvo la pluvo mildiĝis kaj ĉesis kaj la arkeo ekhatltis sur mont Nishir. Dek tagojn plimalfrue, Atraĥasis liberigis kolombon kiu revenis. Poste, li lanĉis hirundeton kiu revenis al la arkeo. Fine, li lanĉis korvon kiu ne revenis ĉar ĝi trovis animalajn skeletojn: tiam Atraĥasis allasis al la kvar ventoj la bestoj de ĉiuj specioj, kaj oferis al la dioj, kiuj plezure flaris la altiran parfumon, kiel muŝoj ĉirkaŭ la oferanto. [1]

Kiam Enlil konstatis la ruiniĝon de mem kaŭzitan sed kontentiĝinta pri la efiko akirita, spite de la ruzaĵoj de Ea, malkoleriĝis kaj eĉ ekipikis, rekompense, Atraĥasis per senmorteco, pretemdante, tamen, ke Ea malpliigu la daŭron de la homa vivo enirigante en la mondon la malsanojn kaj la nefekundecon[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Bottéro, S. N. Kramer, Lorsque les Dieux faisaient l'Homme, Paris, 1989, MYTH, p. 527-564
  • angle Albert T. Clay, Paul Tice : Atrahasis: An Ancient Hebrew Deluge Story, Book Tree, 2003 (ISBN 1-585-09228-2) (ISBN 978-158509228-4).
  • Raymond Jacques Tournay, O.P. et Aaron Shaffer, École biblique et archéologique française kaj Université hébraïque de Jérusalem, L'Épopée de Gilgamesh, Les Éditions du Cerf, coll. « Littérature ancienne du Proche-Orient », 1998 (ISBN 2-204-05003-2)
  • angle M. L. West, The Hesiodic Catalogue of Women: Its Nature, Structure and Origins, Oxford University Press, 1985 (ISBN 0198140347).
  • angle R. Hunter (dir.), The Hesiodic Catalogue of Women: Constructions and Reconstructions, Cambridge University Press, 2005 (ISBN 0-521-83684-0).
  • Giovanni Pettinato, (a cura di), La Saga di Gilgameš, Milano, Mondadori, 2008.
  • Jean Bottéro kaj Samuel Noah Kramer, Uomini e dei della Mesopotamia, Torino, Einaudi, 1992.
  • Giovanni Pettinato, Mitologia assiro babilonese, Torino, Utet, 2005.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La samo okazas en la rakonto pir la tutmonda diluvo en la la rakonto de la biblia Genezo kie Javeo pleziriĝas pro la ofera parfumo.
  2. Nun eblas kapti la malsamecojn inter la du rakontoj, tiu ĉi kaj tiu biblia: ĉi-tie la tutmonda diluvo estas kauzita pro kontrasto inter la dioj kaj pro malamo al la homo, dum en tiu biblia Javeo per ĝi punas la homaron pro ties malmorala konduto kaj pro maljutaĵoj kaj malobeoj al diaj leĝoj.