Attila Kaszás
Attila Kaszás | |
---|---|
Attila Kaszás en 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1968 en Budapeŝto, Hungario |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | Hungario |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato Loránd Eötvös |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | redaktoro de Esperanto |
Esperantistiĝis en | 1987 |
Attila KASZÁS [kasaŝ] (naskiĝis la 17-an de marto 1968[1] en Budapeŝto) estas hungara lingvoinstruisto, redaktoro, konsultanto, manaĝero kaj esperantisto. En 2016 li estis redaktoro de la revuo Esperanto.
Liaj fakoj estis politika scienco, historio kaj Esperanto ĉe la universitato ELTE, kie li finstudis en 1991.
Kaszás estis aktiva en la junulara Esperanto-movado kiel estrarano de Hungara Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (1997–1998). Li estis prezidanto de LKK de la 55-a IJK 1999 en Veszprém, Hungario.[1]
En 2016 li laboris kiel la redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto[2], kaj kiel konsultanto.
Antaŭe li laboris por registaraj instancoj, ne-registaraj organizaĵoj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junulara politiko, ekologia manaĝado, internaciaj rilatoj. Li estis membro de la hungara UNICEF-komisiono inter 2012-2019. Li estas aktiva en la ekologia movado, li organizis kamparanajn bazarojn en Budapeŝto kaj gvidas ekologian edukprogramon por infanoj.
Kaszás loĝas en Balatonalmádi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997-1999, paĝo 11
- ↑ Nova redaktoro por la revuo "Esperanto" – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 607, 2016-02-29.