Augustin Trapenard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Augustin Trapenard
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1979 (1979-04-03) (45-jaraĝa)
en 15-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École normale supérieure de LyonLycée Lakanal
Familio
Patro Gilles Trapenard
Okupo
Okupo ĵurnalisto • radio-prezentisto • literaturkritikisto • aktoro
vdr

Augustin Trapenard (naskiĝis la  3-an de aprilo 1979(nun 1979-04-03) en Parizo) estas ĵurnalisto kaj literatura recenzisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Gilles Trapenard, bankisto aliposteniĝinta kiel ĉevalbredisto apud Vichy en Aŭvernjo, li havas eldonistan fratinon, Constance[1].

Ekslernanto de École Normale Supérieure de Lyon (la supera normala lernejo de Liono), agregaciulo pri angla lingvo, Augustin Trapenard instruis la anglalingvan literaturon en tiu lernejo de 2006 ĝis 2009. Liaj esploradoj rilatis kun la verko de Emily Brontë, kaj la nocio de verkisto en la Viktoriana epoko[2]. Kiel literatura recenzisto li laboris kun la magazino Elle kaj Magazine littéraire.

Li kronikas en diversaj francaj privataj aŭ publikaj radioj ekde 2011.

Ekde septembro 2014, li prezentas sur France Inter Boomerang (Bumerango) je la 9-a horo kaj 10 minutoj matene[3]. Li laboras ankaŭ en la privata televid-kanalo Canal+ ekde 2012[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Histoire de famille, Haras de Sivola
  2. Augustin Trapenard : Biographie et informations
  3. Muriel Frat, « Les "Bonnes feuilles" d'Augustin Trapenard », Le Figaro, mardi 8 juillet 2014, page 32.
  4. "Augustin Trapenard, nouveau dandy du "Grand Journal" de Canal +"