Azara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azara
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 170  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 0° 2′ U (mapo)42.066666666667-0.033333333333331Koordinatoj: 42° 4′ N, 0° 2′ U (mapo) [+]
Alto 429 m [+]
Areo 14,492082 km² ( 144 9.2 082 ha) [+]
Azara (Provinco Ŭesko)
Azara (Provinco Ŭesko)
DEC
Azara
Azara
Situo de Azara
Azara (Hispanio)
Azara (Hispanio)
DEC
Azara
Azara
Situo de Azara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azara (Huesca) [+]
vdr

Azara [aZAra] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro, inter la riveroj Alcanadre kaj Vero.

Ĝi limas norde kun Azlor, oriente kun Pozán de Vero, sude kun Peraltilla kaj okcidente kun Lascellas-Ponzano.

La loĝloko Azara mem (429 msm)[1] estas je 44 km oriente de Huesca, komunikata laŭ la ŝoseo A-1231 kun Azlor norde, kaj kun Peraltilla sude kaj tie kun la aŭtoŝoseo A-22.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj la loknomon mem "Azara", devena de la araba الصخرة, AȘ-ȘAXRA, "la roko",[2] sendube reference al la roko kiu hegemonias la loĝlokon. La ekzistado de fortikaĵo sur tiu roko atestas pri la defenda gravo de la loko. Tiukadre la municipa blazono montras bildon de la roko. Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.

Ĝis 1104 la loko estis de reĝlando (ne senjorlando), kiam ekhavis tenantojn. [3] En 1566 la loko estis de la Ordeno de la Hospitalo. [4] Kaj en 1610 same. [5]

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Azara kie oni malaltiĝis el 491 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 160 loĝantoj (2022).[6]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Lucia, ruinoj de la kastelo, krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  3. (UBIETO ARTETA, Los Tenentes, p. 129)
  4. (DURÁN, Un Informe, p. 295)
  5. (LABAÑA, p. 92)
  6. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]